Okpetala driado

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Okpetala driado
Dryas octopetala Sturm43.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Driado Dryas
Specio: D. octopetala
L.
v  d  r
Information icon.svg

La Okpetala driado[1]okpetalulo ( Dryas octopetala ) ( aŭ driado aŭ montara zingibro ) apartenas al holarkta genro Dryas, kiu havas tri speciojn. La planton nomis oni en la 16-a jarcento Chamaedrys. Tiu ĉi nomo signifas pigmea kverko (el la greka chamei = pigmeosimila kaj drys = kverko). Linnaeus donis en la 19-a jarcento la genran nomon Dryas. La nomo okpetalulo venas el la latina octopetala, t.e. okfolia, pro la plej ofte ok blankaj florfolioj).

Okpetalulo estas signo de la Alpoj kaj plej marka tipo de spalira arbusteto.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La spalira arbusto altas 5-15 cm, ĉiamverda kaj vivas ĝis 100 jaroj. Ĝi posedas subesidantan ligniĝintan ŝoson, kiu povas traplekti grandajn areojn. La folioj estas kun mallonga petiolo kaj entranĉita, ĉirkaŭvolva rando. La supra flanko estas senhara, la suba havas fajnan, blankfeltan, briletan hararon. Tio servas kontraŭ la transpirado.

La blankaj floroj larĝas 2-4 cm kaj kreskas el la folia ŝultro. La stiluso longas 3 cm. La florada tempo daŭras de junio ĝis aŭgusto.

La ŝosaj kaj floraj burĝonoj aperas en la antaŭ-vegeta periodo.

Okpetala driado havas radikajn tuberetojn, kiuj ligas aeran nitrogenon per aktinomicetoj. Krom tio, ĝi havas simbiozan mikorizon, kiu helpas la akvoakcepton.

Apero [redakti]

La specio ofte aperas sur kalkaj ĉenoj, fundoj de la Alpoj inter 1.200 kaj 2.500 m.

La disvastiĝa areo estas Alpoj, Sud- kaj Mezeŭropo same kiel arkta regiono.

Aliaj [redakti]

Okpetalulo ofte nomatas kiel "fosilio". La floroj, fruktetoj kaj polenoj travivis la glaciepokon.

En Norda Svedio, okpetalulo formas la ĉefa vegetaĵaro de la tundro, kun muskoj kaj likenoj.

La planto estas protektita.

Referencoj [redakti]

  1. PIV2 p. 257

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio