Driado (genro)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Driado
Dryas × suendermannii
Dryas × suendermannii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Driado Dryas
L.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Driado ( Dryas ) estas holarkta genro de nana staŭda herba planto en la familio de rozacoj, hejma en la arktaj kaj alt-montaraj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. La genro estas nomata laŭ la greka nimfo Dryas. La klasifiko de Dryas ene de la rozacoj ne estas klara [1][2]. Antaŭe la genro estis metita en la subfamilio de Rosoideae, sed nuntempe ĝi estas metita en la subfamilio de Dryadoideae[3].

Estas tri specioj kaj unu hibrido:

  • Dryas drummondii – Drumond-driado
  • Dryas integrifolia – Glatrand-folia driado
  • Dryas octopetalaOkpetala driado
  • Dryas × suendermanniiD. drummondii × D. octopetala

La specioj estas supraĵe similaj al geumo, potentilo kaj fragario, sed diferencas pro la floroj kun ok petaloj ( malofte sep aŭ ĝis dek ), anstataŭ la kvin petaloj trovitaj ĉe plimulto de la aliaj genroj en la rozacoj. La floroj estas starigantaj kaj blankaj kun flava centro ( Dryas integrifolia, Dryas octopetala ) aŭ pendantaj kaj tut-flava ( Dryas drummondii ), kaj ili estas tenitaj okulfrape super la plantetoj. La hibrido havas pale flavajn florojn. Tial ili estas tre popularaj en rokecaj kaj alpaj ĝardenoj.

[redakti] Referencoj

  1. Morgan, D.R., et al. (1994). Systematic and evolutionary implications of rbcL sequence variation in Rosaceae. American Journal of Botany. 81(7): 890–903.
  2. Eriksson, Torsten et al. (2003), "The Phylogeny of Rosoideae (Rosaceae) Based on Sequences of the Internal Transcribed Spacers (ITS) of Nuclear Ribosomal DNA and the trnL/F Region of Chloroplast DNA", International Journal of Plant Sciences 164: 197, doi:10.1086/346163, http://www.biology.duke.edu/yoderlab/reprints/2003Eriksson_et_alIJPS.pdf 
  3. Potter, D., et al. (2007). Phylogeny and classification of Rosaceae. Plant Systematics and Evolution. 266(1–2): 5–43.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj