Oktobra krizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo traktas la teroristajn forŝtelojn kaj la sekvan krizon kiu okazis en Kebekio en Oktobro 1970. Por legi pri la konfrontado inter Usono kaj Sovetunio pri nukleaj armiloj en Kubo, vidu Kuba Misila Krizo.

Armita grupo, la Front de libération du Québec (FLQ) forrabis la komercan alfiksiston de Granda Britio, James Cross, la 5-an de oktobro 1970, kaj la kebekian ministron de laboro, Pierre Laporte, kvin tagoj poste. La Ĉefministro de Kebekio, Robert Bourassa kaj la Urbestro de Montrealo, Jean Drapeau, petis ke la Registaro de Kanado alvoku la Akton de mezuroj de milito - antaŭe, tiu mezuro estis rezervita nur por uzado dum la Unua mondmilito kaj la Dua. Pierre Trudeau, la tiama ĉefministro de Kanado, faris tion kaj tiel la polico ricevis grandajn povojn. La ĉefministro de Kebekio samtempe rekviziciis la armeon "por helpi la civilan povon". La civilaj liberecoj estis provizore forigitaj kaj centoj da sendependecistoj estis arestitaj kaj enprizonigitaj sen esti akuzitaj. Post la krizo, la polico devis liberigi preskaŭ ĉiujn. James Cross finfine estis liberigita, sed Pierre Laporte estis retrovita morta en aŭtomobilkofro en Montrealo.

Faktoroj al la origino de la krizo[redakti | redakti fonton]

Ekonomia konjunkturo[redakti | redakti fonton]

Al la fino de la sesdekaj jaroj Kebekio ne fartis bone ekonomie. Multaj homoj estas sen laboro, la inflacio altegas. La ekonomio de Kebekio malgrandiĝas ekde 1966. Tiuj faktoroj finfine kondukis al ĝenerala sento de malkontenteco en la loĝantaro.

Etnika dimensio[redakti | redakti fonton]

Dum la Trankvila revolucio la kebekoj konsciigis pri sia ekzistado kaj sia valoro kiel popolo. Dominitaj ekde kelkaj jarcentoj fare de la katolikaj ekleziuloj kaj la angla-parolanta minoritato, ili fariĝas naciista movado, kiu ankaŭ esprimas sin en la kreado de la politika partio Parti québécois. La plej granda gvidanto de tiu movado estis René Lévesque. Li kaj la plejparto de la movado serĉis / serĉas la sendependecon per popolaj balotadoj. Tamen ekzistis ankaŭ fanatikuloj kiel la FLQ kiu pretis agi kiel teroristoj.