Oneworld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
oneworld Alliance
Fondojaro: 1999
Membraj kompanioj: British Airways, American Airlines, Iberia, Finnair, Qantas k.a.
Sidejo: Vankuvero, Kanado
Retejo: www.oneworld.com

La organizaĵo oneworld Alliance (angle one – unu, world - "mondo", alliance – alianco, kutime nur nomata oneworld) estas aviada alianco de nuntempe 11 flugkompanioj (stato februaro 2010), fondita la 1-an de februaro 1999. Ŝanĝoj de la membrostrukturo tamen antaŭvidatas: la kompanio Mexicana de Aviación ne plu organizas flugojn ekde la fino de aŭgusto 2010, kaj aliflanke la aliĝo de tri novaj membrokompanioj laŭ la stato de septembro 2010 estas fikse deciditaj.

Fondomembroj de la alianco estis la flugkompanioj American Airlines, British Airways, Canadian Airlines, Cathay Pacific kaj Qantas. Kadre de la alianco oneworld Alliance laŭ la stato de februaro 2010 ĉiutage okazas proksimume 9 300 pasaĝeraj flugoj, al sume 736 flughavenoj en 142 ŝtatoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 2 401 aviadilojn kaj proksimume 260 000 dungitojn. La organizaĵo sekve estas inter la tri tutmonde plej grandaj flugkompaniaj aliancoj.

Membroj

En la alianco laŭ la stato de aŭgusto 2010 membras la sekvaj flugkompanioj.

kompanio ŝtato aliĝdato milionoj da pasaĝeroj po jaro[1]
American Airlines Usono 1-a de februaro 1999 111,8
British Airways Britio 1-a de februaro 1999 33,1
Cathay Pacific Honkongo 1-a de februaro 1999 25,0
Finnair Finnlando 1-a de septembro 1999 8,3
Iberia Hispanio 1-a de septembro 1999 32,5
Japan Airlines Japanio 1-a de aprilo 2007 52,9
Línea Aérea Nacional (LAN) Ĉilio 1-a de junio 2000 13,2
Malév Hungario 1-a de aprilo 2007 3,1
Mexicana de Aviación Meksiko 10-a de novembro 2009 11,7
Qantas Airways Aŭstralio 1-a de februaro 1999 29,5
Royal Jordanian Jordanio 1-a de aprilo 2007 2,6

Kandidatoj por aliĝo

La aliĝoj de la sekvaj flugkompanioj al la alianco estas deciditaj: la entreprenoj post integriga fazo iĝu plenaj membrokompanioj de la alianco.

kandidato ŝtato aliĝdato milionoj da pasaĝeroj po jaro
S7 Airlines Rusio planata por 2010[2] 6,1 milionoj
Kingfisher Barato planata por 2011[3] -
Air Berlin Germanio planata por komenco de 2012[4] 27,9 milionoj

Krome la ĉina kompanio Hainan Airlines esprimis intereson pri aliĝo al la alianco.[5] La aliĝpeton subtenas la membrokompanio Cathay Pacfic.[6] Hainan Airlines jam havas kunlaborajn kaj biletointerŝanĝajn kontraktojn kun la kompanioj Malév kaj Air Berlin. Dato por aliĝo tamen ankoraŭ ne konatas laŭ la stato de septembro 2010.

Strukturaj datumoj

la sidejo de la alianco en Vankuvero
bazaj datumoj pri la alianco
fondojaro 1999
ĉiutagaj flugoj 9 300 (2010)
alflugataj ŝtatoj 142 (2010)
alflugataj flughavenoj 736 (2010)
"venditaj pasaĝeraj kilometroj" (RPK)   1711,4 miliardoj (2006)  
pasaĝeroj po jaro 321,3 milionoj (2006)
dungitoj 263 350 (2006)
aviadiloj 2 401 (2010)

Notoj

  1. "oneworld at a glance statistics" ("unurigarda statistiko pri oneworld, dokumento en formato PDF, stato 26-a de majo 2009)
  2. Rusia kompanio S7 membriĝos en la alianco oneworld en 2010 (germane) 26-a de majo 2009
  3. Kingfisher membriĝos en la alianco oneworld (germane) 23-a de februaro 2010
  4. Air Berlin alstrebas plenan membrecon en la alianco oneworld ĝis 2012 (same germane) 27-a de julio 2010
  5. Oneworld left hanging after China Eastern decision 16-a de marto 2010
  6. Hainan Airlines seeking to join alliance 9-a de junio 2010

Eksteraj ligiloj