Oravița
El Vikipedio
Oravița [oravica] (hungare: Oravicabánya oravicabanja, germane: Deutsch-Orawitz, ĉeĥe Oravice) estas urbo en Rumanio sudokcidente de Reșița. Administre apartenas al ĝi Agadici, Brădișoru de Jos, Broșteni, Ciclova Montană, Marila, Răchitova.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 4.079 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 12.476 (rumanoj).
Historio [redakti]
Oravița estas grava mineja, arba kaj nutraĵindustria centro. Ĝia unua mencio skriba estis en 1690–1700. La minejo estis malfermita en 1717. La fervojo inter ĝi kaj Anina konstruiĝis inter 1844 kaj 1846. En la 19-a jarcento ĝi estis la ekonomia kaj kultura centro de la regiono. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény vármegye). Oni alligis al ĝi Oravița Română.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj [redakti]
- Árpád Balás (1-a de septembro 1840 – Budapest, 3-a de majo 1905): agrikultura fakverkisto.
- Nistor Coita (*29-a de marto 1943): grafikisto.
- Hubert Dvorák (1861 – Budapest, 1927): inĝeniero pri mekaniko, ĉefdirektoro de hungaraj fervojoj.
- József Fitz (31-a de marto 1888 – Budapest, 12-a de septembro 1964): bibliotekisto, preshistoriisto, kandidato de literaturaj sciencoj (1957).
- Lipót Fülepp (1809 – Budapest, 1-a de julio 1875): advokato, politikisto.
- Béla Graenzenstein (1847 – Budapest, 10-a de januaro 1913): inĝeniero pri minejoj- kaj metalurgio.
- Kálmán Kerpely (11-a de oktobro 1864 – Budapest, 24-a de junio 1940): plantkultivisto, universitata profesoro, korespondanta akademiano (1922).
- István Knoll (20-a de aprilo 1917 – Budapest, 12-a de novembro 1970): inĝeniero pri mekaniko, laŭreato de Kossuth-premio (1960).
- Károly Maderspach, Madersbacher (3-a de aŭgusto 1791 – Ruszkabánya, 23-a de aŭgusto 1849): inĝeniero pri forno, inventisto.
- Ion Mătăsăreanu (*23-a de marto 1929): pentristo.
- Kálmán Mihalik (1896 – Szeged, 6-a de septembro 1922): kuracisto, komponisto.
- Silviu Orăvițean-Crețu (*4-a de oktobro 1941): pentristo.
- Adolf Sulyomi-Schulmann (22-a de decembro 1883 – Budapest, 26-a de oktobro 1942): kuracpedagogo.
- Ákos Szentkirályi (27-a de januaro 1851 – Kolozsvár, 23-a de majo 1933): ekonomikisto, fakverkisto.
- Ferenc Szőllősy, Szőllősi Nagy (? , 1796 aŭ 1806 – Oravicabánya, 31-a de marto 1854): prezidantsekretario de Lajos Kossuth, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1847).