Ordinara koturno
Ordinara koturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara koturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Coturnix coturnix (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ordinara koturno aŭ Komuna koturno, Coturnix coturnix, estas specio de malgranda birdo el genro Coturnix, de la familio de Fazanedoj. Ĝi estas disvastigata kaj troviĝas en partoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko,kuin kelkaj agnoskataj subspecioj. Ili estas ankaŭ bredataj kaj kaptataj kiel kortobirdo en kelkaj partoj de la mondo kaj por ovoj kaj por viando.
Aspekto
La birdo grandas ĉ. 17 cm, similas al Griza perdriko, sed pli malgranda. Ĝia plumaro estas flavecbruna, sur la dorso kun densa flavecblankaj kaj nigraj strietoj. La ventro estas hela, sur la flanko estas helaj kaj malhelaj horizontalaj strioj. La kaposupro estas malhelbruna, la vanga kaj brova zonoj estas blankecaj. La inbirdo havas flavetan gorĝon (la masklo helan mentonon) kun densaj makuloj sur la brusto.
Kiel necese pro la migranta naturo, ĝi havas longajn flugilojn, malkiel la tipaj mallongflugilaj ĉasbirdoj.
Kutimaro
Ĝi flugas pli malrapide kaj malalte ol la perdriko. La Ordinara koturno ŝatas la platajn agrikulturajn lokojn, paŝtejojn, herbejojn. Ĝi estas migra birdo, travintrumas en norda Afriko.
Tiu estas surterema specio, kiu manĝas semojn kaj insektojn surgrunde. Ĝi estas ege malfacile videbla, ĉar kaŝiĝas en terkultivejoj, kaj malemas ekflugi, preferante kaŭriĝi anstataŭe. Eĉ ekflugigita, ĝi sintenas malalte kaj tuj falas al ŝirmejo. Ofte la ununura indikilo de ties esto estas la ripeteca kanto priskribita angle kiel "wet-my-lips" (malsekigu miajn lipojn) distinga de la masklo. La alvoko estas elsendata ĉefe mateniĝe, vespere kaj foje nokte. Ĝi estas tre migranta birdo, malkiel plej parto de ĉasbirdoj.
Reproduktado
Kiam atingas aĝon de 6–8 semajnoj, tiu koturno ekreproduktiĝas en malfermaj plugeblaj teroj kaj herbejoj tra plej parto de Eŭropo kaj Azio; la ino demetas 6-13, sed ankaŭ ĝis 56 ovojn en surgrunda nesto. La eloviĝo okazas post 16–18 tagoj. La birdo kovas la ovojn dum 16 tagoj, dufoje en jaro. La idoj tuj forlasas la neston.
Voĉo
Kanto de la ina Ordinara koturno, Coturnix coturnix, similas kvakadon. La kanto de la vira birdo estas ŝablona: tri silaboj klaraj kaj laŭtaj, fojfoje interpretitaj de la popola tradicio, ekzemple en Francio oni aŭdas ilin diri Paye tes dettes (pe te det) = "Pagu viajn ŝuldojn", Wet my lips (vet maj lips) = "Malsekigu miajn lipojn" angle aŭ Bück den Rück (bujk den rujk) = "Kurbigu la dorson" germane.
Tiu kanto estas ege aprecata de la uzbekoj, kiuj kaptas koturnojn kaj tenas ilin en belaj punte ornamitaj kaĝoj por povi aŭdi ilin konstante.
Rasoj
Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko de 1758 Systema naturae kiel Tetrao coturnix.[1] La eŭrazia raso, C. c. coturnix, vintrumas suden en afrika Sahelo kaj Barato. La afrika raso, C. c. africana, vintrumas en Afriko, kie kelkaj moviĝas norden el Sudafriko. La Komuna koturno de Madagaskaro kaj Komoroj apartenas al la sama afrika raso. La nombra[2] populacio de Kaboverdo, tamen apartenas al separata raso, C. c. inopinata, dum tiuj de Kanarioj, Madejro kaj Acoroj apartenas al raso C. c. confisa.[3]
Uzado
Eliro 16:1-13 rakontas kiel la migrantaj judoj dependis el migrantaj koturnoj por manĝo. Ĝi estas ankoraŭ multe ĉasata kiel ĉasmanĝo survoje tra la areo de la Mediteraneo. Tiu specio lastatempe vidis pliiĝon en sia propagado en Usono kaj Eŭropo. Tamen plej parto de tiu pliiĝo okazis ĉe ŝatokupantoj.
Birdobredado
Estas tri vojoj por bredi koturnojn: nome oni povas aĉeti plenkreskulojn, idojn aŭ kovotajn ovojn. La eloviĝa proporcio de koturnaj ovoj estas ĉirkaŭ 60 % kaj ĝenerale duono el ili estos junaj virkokoj. Simila proporcio kutime okazas ĉe unutagaj idoj, ĉar ne eblas seksigi ilin almenaŭ ĝis post du semjanoj de aĝo. Je tiu aĝo, plej parto de maskloj ekmontras sian distingajn kolordiferencojn. La maskloj havas ruĝecajn brustoplumojn kaj inoj estas makulecaj kaj grizecaj. Por bredado oni devas separi la virkokojn kaj la inojn ju pli antaŭe eble. Poste ne estu altajn kaĝojn nek malmolajn supraĵojn ĉar birdoj tendencas ekflgui rekte kaj povas mortiĝi kontraŭ; pli bone se tegmento estus mola.
Bildaro
-
Ino de Komuna koturno
-
Ovoj de Komuna koturno
Aliaj projektoj
Notoj
- ↑ Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 161. “T. pedibus nudis, corpore griseo-maculate, supercilií albis, rectricibus margine lunulaque ferruginea.”.
- ↑ E. Krabbe, 2003
- ↑ Common Quail, The Internet Bird Collection. Alirita 2009-02-16.
Eksteraj ligiloj
- Oiseaux Fotoj
- Coturnix "Komuna" koturno Reproduktado
- Keeping And Breeding Common Quail Birdobredado de Komuna koturno
- Identiga gvidilo (PDF) de Javier Blasco-Zumeta