Orient-ekspreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orient-ekspreso 1883-1914
Orient-ekspreso (1888)

Orient-ekspreso (france Orient-Express) estas la nomo de trajno, kiu iam ligis Parizon kaj Istanbulon.

La trajno ektrafikis en 1883 kaj iris, eĉ se unue helpe de pramo kaj ŝipo, de Parizo al Strasburgo, Munkeno, Vieno, Budapeŝto, Bukareŝto, Varno kaj Istanbulo. En la 1930-aj jaroj ĝi eĉ pluiris trans Bosporo ĝis Bagdado kaj Basra. Kvankam la servo devis esti interrompita dum la mondmilitoj, ĝi estis rekomencita.

Historio

La historio de luksa trajnveturado komenciĝis en 1864, kiam la enkondukema konstruisto de fervojoj George Mortimer Pullman, kreis trajnon en Britio, kiu prezentis la plej novan teknikon kaj lukson. Ĝi estis multe pli antaŭa ol ĉio, kio ekzistis en Eŭropo.

En la 1870-aj jaroj la unuaj litvagonoj kaj salonvagonoj en Britio iris en servadon, kaj je la unua fojo manĝoj estis servataj en trajno. La unua tut-pulmana trajno en Eŭropo, la Pullman Limited Express, komencis funkcii en 1881. Ĝi veturadis de Londono al Brighton kaj estis la unua trajno lumigita per elektro.

Post ne longe, per kunigi trajnojn kun pramoj, George Mortimer Pullman realigis sekuran kaj komfortan trajnveturadon inter Londono kaj Parizo.

Georges Nagelmackers, juna belga fervoj-entuziasmulo, ankaŭ komencis konstrui luksajn vagonojn kaj grade faris por eŭropa fervoja veturado tion, kion Pullman faris por Britio. En 1881 Nagelmackers enkondukis la unuan restoracivagonon en kontinenta trajno.

Prezentinte litvagonojn kaj restoracivagonojn Nagelmackers fine povis plenumi sian revon, kaj la 4-an de oktobro 1883 la unua Orient-Ekspresa trajnservado estis inaŭgurita. La unua itinero veturis de Parizo al Giurgiu (ĉe la Danubo en Rumanio), tra Strasburgo, Vieno, Budapeŝto kaj Bukareŝto.

Je la nova jarcento, la granda erao de fervoja veturado estis en plena fervoro. La Simplona Tunelo – longa je dudek kilometroj, do la plej longa de la mondo – estis konstruita en 1906 kaj mallongigis la vojaĝon de Parizo al Venecio. Post 1921 la Orient-Express faradis etenditan Simplon-Orient-Ekspresan itineron al Istanbulo.

La 1920-aj kaj 1930-aj jaroj estis la apogeo de ĉi-tiu legenda trajno. Ellaboritaj manĝoj, dekadenca kunularo kaj delikataj vinoj karakterizis ĉi-tiun eraon de fervoja vojaĝado. Reĝuloj, famuloj, korteganoj kaj spionoj intermiksiĝis, dum ili lukse vojaĝis tra Eŭropo. Ne estas mirinde, ke ĉi-tio prezentu la perfektan lokalon por la plej fama verko de Agatha Christie, Murdo en la Orient-Express.

La Dua mondmilito finis ĉion ĉi. Pramservoj nuliĝis kaj translima vojaĝado iĝis neebla. Vojaĝi aere estis pli rapide kaj pli malmultekoste. Kvankam la Orient-Express funkciis ĝis majo 1977, ĝia lasta veturo konsistis el sole unu litvagonaĉo kaj tri tagvagonoj.

Ĉi-tiun fabelan trajnon tamen savis la entreprenisto kaj fervoj-entuziasmulo James B. Sherwood. En 1977 li aĉetis du el la vagonoj de la trajno ĉe aŭkcio de Sotheby’s en Montekarlo. Li pasigis la sekvantajn kelkajn jarojn kaj elspezis 16 milionojn da usonaj dolaroj por trovi, aĉeti kaj restaŭri ĉirkaŭ 35 malnovajn litvagonojn, pulmanojn, kaj restoracivagonojn.

La 25-an de majo 1982 renaskiĝis la legendo, kiam la Venice-Simplon-Orient-Express faris sian unuan vojaĝon de Londono al Venecio.

Hodiaŭ la brilaj vagonoj de la Venice-Simplon-Orient-Express plu transportas pasaĝerojn tra Eŭropo en ekskvizitaj ĉirkaŭaĵoj dum unu el la plej romantikaj vojaĝoj de la mondo.

La mondo de la Orient-Express nun estas vere internacia kaj pasaĝeroj povas ĝui similan sperton ĉe la Eastern & Oriental Express en SE Azio kaj la Road to Mandalay en Birmo.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda