Orienta blubirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orienta blubirdo
Orienta blubirdo
Orienta blubirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Sialia
Specio: S. sialis'
Sialia sialis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Masklo
Ino
verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre

La Orienta blubirdo, Sialia sialis, estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj, kiu troviĝas en malferma arbaro, farmoj kaj fruktoĝardenoj, kaj lastatempe povas esti vidata en ĉeurbaj areoj. Ĝi estas la ŝtata birdo de Misurio kaj Novjorkio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas blankan ventron. Maskloj estas brilbluaj supre (kapo, nuko, dorso, flugiloj kaj vosto) kaj havas ruĝecbrunajn gorĝon kaj bruston. Inoj havas pli helbluajn flugilojn kaj voston, brunecajn gorĝon kaj bruston kaj grizajn kronon kaj dorson. Oni povas paroli pri seksa duformismo.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Orientaj blubirdoj troviĝas oriente de la Rokmontaro, suda Kanado al la ŝtatoj de la Meksika Golfo kaj sudorienta Arizono al Nikaragvo. La nordaj birdoj migras al suda Usono aŭ pli suden.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La brilblua reprodukta plumaro de la masklo, facile observata sur kabloj aŭ malferma ripozejo, kiu ekflugas suben al la herbejo por kapti arakidon, grilon aŭ skarabon faras tiun specion unu el la plej favorataj de birdumantoj. La maskla alvoko inkludas foje mildajn triladon kiel jiiuĉir-ui aŭ la melodia kanto “ĉiti UIIU uiuiduu” (Sibley, 2000).

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ du trionoj de la dieto de plenkreska Orienta blubirdo konsistas el insektoj kaj aliaj senvertebruloj. La resto de la dieto de la birdo formiĝas el sovagzaj fruktoj. Preferataj insektoj estas arakidoj, griloj kaj skaraboj. Aliaj manĝaĵoj estas tervermoj, araneoj, milpieduloj, centpieduloj, porkocimoj kaj helikoj. Fruktoj gravas ĉefe kiam insektoj malabundas vintre. Kelkaj preferataj vintraj manĝoresursoj estas kornusoj, kratagoj, Vitoj kaj semoj de Sumako kaj Celtido. Suplementaj fruktoj estas Rubusoj, Mirikoj, fruktoj de la Lonicero, Virginia partenociso, Virginia junipero kaj Fitolakoj. Blubirdoj manĝas per ripozado sur alta punkto, kia branĉo aŭ fosto, kaj per ekflugo suben por kapti insekton aŭ ĉe grundo. La disponeblo de vintra manĝoresurso ofte decidigas ĉu birdo migras aŭ ne. Se blubirdoj restas en regiono vintre, ili grupiĝos kaj serĉos kaŝejon en densa arbustejo, ĝardenoj aŭ aliaj areoj en kiuj disponeblas taŭgaj manĝoresursoj.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La populacio de Orienta blubirdo draste malpliiĝis dum la 19a jarcento ĝis atingi kritikan statuson meze de la 1900-aj jaroj. La malpliiĝo estis kaŭzata de:

  1. Habitatodetruo (perdo de kampoj kaj nestokavaĵoj en split-rail fences; klarigado de mortintaj arboj)
  2. Uzado de pesticidoj
  3. Nestopredado fare de la Dompasero kaj de la Eŭropa sturno; ambaŭ el kiuj estas ne indiĝenaj, enmetitaj specioj.

Tiu nearktisa kaj neotropisa specio estis savita de reto de birdentuziasmuloj kiu starigis nestoskatolojn por Blubirdoj, kun evitaj mezuroj kontraŭ dompaseroj. Ili plu klopodas konservadon, kvankam konkurence kun aliaj specioj (ekz. Dukolora hirundo, kiu estas indiĝena specio kaj kiu nestumas ankaŭ en kavaĵoj) kaj en kelkaj ŝtatoj de Usono ili povs esti malfacile videblaj. Ĉar la specio repliiĝis dum la pasintaj jardekoj, ĝi ne estas protektata laŭ la traktatoj CITESUsona Traktato pri Endanĝeritaj Specioj.

Ovoj de Orienta blubirdo

La Orienta blubirdo estas la ŝtata birdo de Misurio kaj Novjorko.

La Orienta blubirdo troviĝas ankaŭ en Bermudo, kie la populacio povus konstitui subspecion. Bermudaj blubirdoj iĝis endanĝerataj pro la perdo de 8 milionoj da arboj de Bermuda junipero en la 1940-aj jaroj, kaj pro nestopredado fare de enmetitaj paseroj, sturnoj kaj la Sulfurpitango. Pitangoj, enmetitaj en 1957, kontribuis ankaŭ al malpliiĝo de aliaj specioj, kiaj la Kardinalo kaj la Katbirdo. En 1987, la uragano Emily detruis multe de la arbara habitato de Bermudo, damaĝante la Blubirdon kaj aliaj arbodependajn speciojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]