Orkoluma tukaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orkoluma tukaneto
Orkoluma tukaneto, masklo
Orkoluma tukaneto, masklo
Orkoluma tukaneto, ino
Orkoluma tukaneto, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Selenidera
Specio: S. reinwardtii
Selenidera reinwardtii
(Gould, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969. "S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969.
"S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969.
"S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orkoluma tukaneto (Selenidera reinwardtii) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo omaĝas faman naturaliston Reinwardt.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Vere la orkolora aŭ flava kolumo en malantaŭa kolo, kio nomigas la specion estas karaktero ankaŭ de la aliaj specioj de la genro, sed en tiu ĉi estas tre markita kaj krome la specio ne havas alian pli klaran distingilon. Kiel la aliaj membroj de la specio, tiuj tukanetoj montras evidentan ekzemplon de seksa duformismo, nome la masklo estas multe pli malhela kun nigraj krono, gorĝo, kolo, nuko, brusto kaj supra ventro, dum la dorso (separita de la menciita flava duonkolumo, tre kontrasta kun la ĝenerala malhela koloraro), flugiloj kaj vosto estas tre malhelverdaj (tiu lasta kun bruna vostopinto). Malantaŭ la ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas sufiĉe markita flava parto (“orelo”) kiun ankaŭ aliaj specioj de la genro montras. En flankoj estas alia pli granda kaj tre klare markita flava makulo rondoforma. En suba ventro estas miksaĵo de flava, blanka, verda kaj bruna. Ankaŭ la femuroj estas brunecaj. La beko, longa kaj kurva, finas per hokilo; ties pinto kaj supra bordo montras nigran koloron, dum la makzeloj el la bazo ĝis du trionoj de la longo estas ruĝecaj. La ĉirkaŭokula nud haŭtaĵo estas bluverda. La kruroj estas verdecaj.

La ino anstataŭ nigron montras brunajn partojn (krom la beko) pli hele en subaj partoj. La flava “orelo” estas nur nuanca kaj same pli senkolora estas la flavaj markoj subnuka kaj flankaj.

Temas pri specio 33 cm longa el kiuj la beko estas de 5 al 6 cm. La junuloj estas iom pli senkoloraj (ĉefe ĉe nigro kaj flavo) sed la seksa distingo permesas la seksan diferencigon ekde la vivkomenco.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La specio troviĝas en nordokcidenta Sudameriko nome el nordokcidenta Bolivio kaj okcidenta Brazilo al sudorienta Kolombio, orienta Ekvadoro kaj orienta Peruo. Spite la ampleksa teritorio estas nur du subspecioj: nome la nomiga raso reinwardtii en nordorienta Peruo, okcidenta Ekvadoro, sudorienta Kolombio kaj la najbaraj regionoj de Brazilo. La raso langsdorffi estas pli orienta kaj okupas nordan Peruon kaj Brazilon sude de Amazono ĝis norda Bolivio.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj (malofte en inondeblaj) kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj ĝis altitudo de 1100 m supermare, sed depende de la lando (en Bolivio ĝis pli alte). Ne estas komuna specio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili vivas laŭ paroj kaj asociiĝas kun grupoj de aliaj birdospecioj. Ili manĝas ĉefe tre variajn fruktojn, sed ankaŭ insektojn, kiel termitoj, artropodoj, kaj aliaj senvertebrulojn, ofte eĉ birdidojn aŭ lacertojn.

Ambaŭ seksoj kantas kaj riverencas dum kantado. La masklo oferas manĝerojn ceremonie al la ino. Oni scias malmulte pri la reproduktado, nur ke la nesto estas arbotruo tre alte supergrunde.

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Selenidera reinwardtii langsdorffii (Wagler, 1827).
  • Selenidera reinwardtii reinwardtii (Wagler, 1827).

Referencoj[redakti | redakti fonton]