Oskar Loerke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oskar LOERKE [oska leke] (naskiĝis la 13-an de marto, 1884, mortis la 24-an de februaro, 1941) estis germana verkisto.

Oskar Loerke naskiĝis en Jungen (nuntempe Wiag en Pollando). Li studis germanistikon kaj muzikon en Berlino. Post la publikigo de sia unua rakonto Vineta (1907) li dum dek jaroj vivtenis sin de la verkado. Ekde 1917 li laboris kiel redaktoro ĉe eldonejo. En la jaro 1926 li fariĝis ano de la Preußische Akademie der Künste (= Prusa Akademio de la Artoj) kaj de 1928 ĝis 1933 li tie okupis la postenon de la sekretario de la sekcio de poezio. Li mortis en Berlino.

El lia verkaro, konsistanta el romanoj, rakontoj, eseoj, taglibroj kaj liriko, plej elstaras liaj poemoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vineta (rakonto, 1907)
  • Wanderschaft (poemoj, 1911)
  • Gedichte (poemoj, 1916 - en 1926 noveldono sub la titolo Pansmusik)
  • Die heimliche Stadt (poemoj, 1921)
  • Der Oger (romano, 1921)
  • Der längste Tag (poemoj, 1926)
  • Atem der Erde (poemoj, 1930)
  • Der Silberdistelwald (poemoj, 1934)
  • Der Wald der Welt (poemoj, 1936)
  • Hausfreunde (eseoj, 1939)
  • Tagebücher (taglibroj, verkitaj 1903-39, eld. 1955)
  • Reisetagebücher (taglibroj pri vojaĝoj, eld. 1960)