Otto Abetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Abetz
La germana ambasadoro en Parizo dum la germana okupado, Otto Abetz
La germana ambasadoro en Parizo dum la germana okupado, Otto Abetz
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1903 (1903-03-26)
en Schwetzingen
Morto 5-an de majo 1958 (1958-05-05) (55-jaraĝa)
en Langenfeld
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo diplomatopolitikistoambasadoro
Verkoj Memoranda Written by Otto Abetz, Head German Diplomat in France (NAID 7459733)
vdr

Otto ABETZ (naskiĝinta la 26-an de marto 1903 en Schwetzingen, mortinta la 5-an de majo 1958 proksime de Langenfeld) estis germana artopedagogo kaj diplomato. Ekde 1940 li estis la ambasadoro de Germanujo en Franclando, do ĝuste dum la okupiĝo fare de la germanoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel Aristide Briand li engaĝiĝis pri la repaciĝo inter francoj kaj germanoj organizante en la 1930-aj jaroj junularkongresojn. Ekde 1937 li tamen propagandis por Nazia Germanio inter francaj intelektuloj. Pro tio li forpelitis disde Franclando en julio 1939. Post la franca malvenko de 1940 oni nomumis lin ambasadoro en Parizo kaj ĉefkomisarion por la norda, germane okupita zono de Franclando (3.8.1940). Tiam li plimultigis akceptojn kaj interŝanĝojn kulturajn francajn-germanajn. Laŭ lia instigo ekz. la orkestrestro Herbert von Karajan gastis ĉe la Nacia Opero de Parizo en majo 1941. Abetz ankaŭ proponas fondon de diversaj gazetoj (kiuj tamen estis cenzuritaj) kiel "Aujourd’hui" (septembro 1940) aŭ "Nouveaux Temps" (novembro 1940). Estis lia plano militigi francojn kune kun germanoj kontraŭ Britio kaj Norda Afriko, kun Pierre Laval (post la renkontiĝo de Montoire en la 24.10.1940). Li ankaŭ volis ricevi de François Darlan liberan aliron por germanoj ĉe la francajn flughavenojn en Sirio (kp. la protokoloj de Parizo de la 28.5.1941: tiam Sirio estis ja ankoraŭ protektorato franca).

Post 1944[redakti | redakti fonton]

Post la liberigo de Franclando oni kondamnis lin en Franclando je punlaboro por 20 jaroj. En 1954 li estis liberigita, revenis en Germanlandon kaj mortis nur kvar jarojn pli malfrue en akcidento trafika.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis tri librojn pri franca-germana politiko:

  • Das offene Problem: Ein Rückblick auf zwei Jahrzehnte deutscher Frankreichpolitik, Greven, Köln 1951
  • Histoire d'une politique franco-allemande. Mémoires d'un ambassadeur, Stock, Paris 1952
  • Pétain et les allemands. Memorandum sur les rapports franco-allemands, Gaucher, Paris 1948

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]