Otto Blau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Blau
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1828 (1828-04-21)
en Nordhausen
Morto 27-an de februaro 1879 (1879-02-27) (50-jaraĝa)
en Odeso
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Familio
Edz(in)o Adelheid Blau
Okupo
Okupo orientalistodiplomato • botanika kolektisto • botanikisto
vdr

Ernst Otto Friedrich Hermann BLAU (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1828 en Nordhausen, mortinta la 26-an de februaro 1879 en Odeso) estis germana diplomato kaj filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de gimnazia instruisto kaj superintendanto li ĝuis edukiĝon privatan antaŭ eniron de Landesschule Pforta en la aĝo de 14 jaroj. En printempo 1848 li mallonge studis teologion je Halle (Saale) antaŭ aliorientiĝo je orientalistiko ĉe la universitato de Lepsiko. En Halle li iĝis ano de la studenta korporacio Fürstenthal-Burschenschaft. Kun perado de Louis von Wildenbruch li iĝis en 1852 ataŝeo ĉe la prusia ambasado je Konstantinopolo. La sekvajn jarojn li travojaĝis parton de Malgranda Azio kaj de la greka insularo.

En 1855 li iĝis vickanceliero ambasada. En 1857 li iris al Irano por reklami la Germanan Doganunion kaj vidi ĉu novaj lukraj komercadoj eblos. En 1858 Blau iĝis konsulo en Trabzon; samfunkcie li agis de 1864 je Sarajevo. En 1870 li fariĝis ĝenerala konsulo por Bosnio kaj Hercegovino.

Post eksplodo de la Francia-Prusia Milito oni venigis lin en al ministerion pri eksteraj aferoj Berlinon; tasko lia estis esteri la ĉefinformejo pri vunditaj kaj malsaniĝintaj ĉefrontaj soldatoj. Postmilite eblis reveno Sarajevon antaŭ sendiĝo, en 1872, al Odeso por gvidi la surlokan ĝeneralan konsulejon de la Germana Regno. Al ĉiuj de li vizitataj regionoj li volis alproksimiĝi etnografie, plantologie, epigrafike, numismatike. Impresojn kaj esplorojn li surpaperigis kaj la granda kolekto de orientalaj moneroj troviĝas hodiaŭ en al universitata biblioteko en Lepsiko.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia filino Betty nuptis la orientaliston Otto Franz von Moellendorff. Filo de li estis la teologo Paul Blau.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Chronik der Sultâne von Bornu. Ĉe: Zeitschrift der Deutschen Morgenländischen Gesellschaft. Band 6, 1852, p. 305–330.
  • De numis Achaemenidarum aramaeo-persicis. Leipzig 1855.
  • (kun Constantin Schlottmann) Über die Alterthümer der im Sommer 1854 besuchten Inseln Samothrake und Imbros. Ĉe: Bericht über die zur Bekanntmachung geeigneten Verhandlungen der Königlich Preußischen Akademie der Wissenschaften zu Berlin, Berlin 1855, p. 601–636
  • Kommerzielle Zustände Persiens. Berlin 1858.
  • Schreiben des Dr. O. Blau an den geschäftsführenden Vorstand der D. Morgenländischen Gesellschaft. Ĉe: Zeitschrift der Deutschen Morgenländischen Gesellschaft. Band 13, 1859, p. 256–260.
  • Bosnisch-türkische Sprachdenkmäler. Leipzig 1868.
  • Reisen in Bosnien und der Herzegowina. Berlin 1877
  • Nachlese orientalischer Münzen I. Ĉe: Numismatische Zeitschrift, 1876, p. 1–21

Bibliographie[redakti | redakti fonton]

  • Art. „Blau, Otto“ de Viktor Hantzsch. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 47 (1903), p. 12–14 (tie ĉi interrete)
  • Paul Blau: Leben und Wirken eines Auslanddeutschen im vorigen Jahrhundert. Erinnerungen an Dr. Otto Blau. Leipzig 1928.
  • Stefan Heidemann, Christoph Mackert: Staatsbulletins auf Münzen – Numismatische Dokumente aus dem Orient stehen nach 60 Jahren wieder der Forschung zur Verfügung. Ĉe: Journal – Universität Leipzig. 7/2003, p.39–41 (kun biografio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]