Páhi
El Vikipedio
Páhi (pAhi) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskőrös.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 39 km²
- Loĝantaro: 1250
- Poŝtkodo: 6075
- Telefonprefikso: 78
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ etfervojo Kiskőrös-Kecskemét. La lasta urbo troviĝas 40, Kiskőrös 13 km-ojn for.
Historio [redakti]
Dum la mezepoko estis menciita Pah, kie troviĝis tre bonaj paŝtejoj. Post la turkoj senfina vico da farmoj formiĝis. La vilaĝo naskiĝis en 1853. Ĝihavis tiutempe kampojn de Tabdi, Csengőd kaj Kaskantyú. En 1871 la komunumo ricevis la rangon grandvilaĝo. En 1912 Csengőd kaj Tabdi forlasis la grandvilaĝon.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracjo.
