Csengőd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Csengőd (csengOd) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskőrös. La nomo laŭvorte signifas via sonorilo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado, laŭ flankovojoj. Departementejo Kecskemét troviĝas 50 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj sarmatoj, hunoj kaj avaroj loĝis. La unua mencio devenis el 1408. Dum la turka erao la regiono senhomiĝis, la loĝantoj loĝis nur en urboj, ekzemple Nagykőrös, Kecskemét, Szeged, Szabadka. Post la turkoj senfina serio de farmoj formiĝis, ĉar el la urboj la kamparanoj ne povis kulturi la teron kaj bredadi bestojn. Inter 1853-1912 la kampoj apartenis al Páhi. En 1882 la fervojo atingis la nunan vilaĝon. En 1891 oni disdonis parcelojn, kiu iĝis ĝermo de la vilaĝo. La memstara vilaĝo naskiĝis en 1912, kiu iĝis grandvilaĝo en 1918.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ruinaĵo de malnova preĝejo
  • preĝejoj katolika, kalvinana, luterana, baptista
  • Nacia parko Kiskunság