Pál Járdányi
Pál JÁRDÁNYI [jArdAnji], hungare Járdányi Pál, Esperante Paŭlo Járdányi estis hungara komponisto kaj pedagogo.
Pál Járdányi naskiĝis, kiel Paulovics Pál la 30-an de januaro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de julio 1966 en Budapeŝto.
Biografio [redakti]
Pál Járdányi lernis violonadon en 1928 en Romo, poste en Budapeŝto li lernis ankaŭ pianludon kaj komponadon. Li frekventis universitaton pri etnografio kaj ankaŭ Muzikakademion inter 1936-1942, kie li lernis ekzemple de Zoltán Kodály, Ede Zathureczky. Poste li verkis fakartikolojn en diversajn revuojn aŭ institutojn, ekzemple Erdélyi Tudományos Intézet. Inter 1946-1959 li instruis en Muzikakademio, poste li estis forigita, ĉar li apogis la revolucion en 1956. Li havis 2 edzinojn kaj du filojn. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.