Péter Valló
Péter Valló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1950 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro • filmreĝisoro • aktoro • libretisto |
Péter VALLÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Valló Péter estas hungara reĝisoro, altlerneja instruisto.
Péter Valló naskiĝis la 30-an de aprilo 1950 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Péter Valló akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1972. Li komencis sian reĝisoran karieron en Teatro Petőfi (Veszprém). Poste li reĝisoradis inter 1975-1976 en Teatro Szigligeti (Szolnok), baldaŭe en Teatro József Attila. Inter 1978 kaj 1984 li estis ĉefreĝisoro en Teatro Gárdonyi Géza kaj li havis taskojn aŭ postenojn ankaŭ en Teatro Radnóti kaj Teatro Petőfi (Sopron). Li ricevis premion Kossuth en 2005, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li ankaŭ instruis en la altlernejo.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- diversaj teatraj reĝisoraĵoj, ekzemple Federico García Lorca: Yerma; William Shakespeare: Julius Caesar; Romeo kaj Julieta
- 2 kinejaj filmoj en 1981 kaj 2004
- 2 televiziaj filmoj en 1985 kaj 2001