Jikamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pachyrhizus erosus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
jikamo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Pachyrhizus ’’
Specio: P. erosus’'
Pachyrhizus erosus
(L.) URB.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
tuberoj
preparado

Jikamo (Pachyrhizus erosus) estas plantspecio el la genro Pachyrhizus. Ĝi origine venas el Meksiko, kie ĝi estas nomata Jícama (nahuatla vorto por „frandaĵo“). Hodiaŭ ĝi estas kultivata pro la tuberoj kaj semoj, ankaŭ en Afriko kaj Azio. Ĝi estas tropika planto kiu bezonas altan temperaturon kaj multe da akvo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Jikamo estas ĝis 5 m longe kreskanta, plurjara herba planto. Ĝi formas - parte pli ol 10 kg pezaj – tuberojn kun diametro de ĝis 40 cm. Ĝi estas kultivata kiel unujara planto, ĉar la planto estas rikoltata pro siaj tuberoj. La folio havas tigon kaj estas triope pinata. La larĝaj rombaj folietoj havas dentojn kaj estas lobaj.

La grapola floraroj pendas aŭ staras, kaj longas ĝis 70 cm. La grapolo konsistas el unu ĝis kvin floroj. La petaloj estas blankaj, blue- violaj aŭ koralruĝaj. La planto ricevas platajn guŝojn, kiuj havas densajn harojn, kaj estas 8 ĝis 14 cm longaj kaj enhavas kvin ĝis ses semojn. La kvadrataj semoj havas diametron de 5 ĝis 11 mm. Ili havas flavan, brunan aŭ ruĝan koloron.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La planto estas konata precipe pro sia manĝebla tubero. Ĝi estas manĝata kun limea suko, salo kaj ĉilia saŭco. La konsistenco de jikamo similas al rafano. La gusto estas iom tereca kaj dolĉeca. La fiziologia energienhavo estas ĉ. 170 kJ/100 g (= 40 kcal/100 g). Ĝi entenas relative multe da kalcio, fosforo kaj vitamino C.

La folioj kaj la guŝoj ne estas manĝeblaj. La venena semo estas muelita kaj uzata kiel insekticido. La tigo havas fortajn fibrojn, el kiu estas farebla fiŝretojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]