Paeonia delavayi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Peonio de Delavay
Paeonia delavayi
Paeonia delavayi

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonoj
Klado: Kernverdukotiledonoj
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Peoniacoj Paeoniaceae
Genro: Peonio Paeonia
Paeonia delavayi
Franchet, 1886
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La peonio de Delavay (Paeonia delavayi) estas arbusto de 1,50 ĝis 2 metroj  alta, de la familio de la Paeoniaceae, ĝi devenas de la sud-okcidento de Ĉinio.

En 1884, la pastro Jean Marie Delavay malkovris apud glaĉero en la regiono de Lijiang, en Junano (Ĉinio), je 3500 m da altitudo, ŝirmitan malantaŭ roko, sovaĝan peonion kun sombraj ruĝaj floroj, nekonatan ĝis tiam (ŝajnas ke la ĉinoj mem ne ĝin konis). Ĝi estis nomita Paeonia delavayi, en 1886 de Adrien Franchet de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo. Kultivita en Parizo, ĝi floris por la unua fojo en 1892. Ĝia ĉina nomo estas 滇牡丹 diānmǔdān.

La klasifiko de la arbustaj peonio estas la objekto de multnombraj diskutadoj. Por Hong kaj kunlaborantoj[1](1998), la grupo P. Delavayi estas tre ŝanĝiĝema interne kaj inter la loĝantaroj. Tiuj kontinuaj variadoj kaj sen korelacioj inter karakteroj konduktas rekoni nur unu specion P. Delavayi, sen taksonoj sub la specio. Paeonia lutea, P. Potaninii kaj iliaj formoj estas reduktitaj al la sinonimo kun P. Delavayi.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La peono de Delavay (laŭ la larĝa senso de Hong kaj al. 1998) estas arbusto de 150 ĝis 180 cm alta, tute senhara, kun staŭda ligneca tigo kaj havanta defalemajn foliojn. La ĉefa formo de reproduktado estas per stolono. La radikoj estas ŝpinilformaj.

La folioj estas senharaj. la folitigoj de la subaj folioj longas 7-10 cm kaj disiĝis triparte. La folieroj estas aranĝitaj kiel branĉoj en plumo, ili estas profunde lobaj aŭ dentaj. La pintaj segmentoj estas liniaj aŭ lancoformaj.

Ĉiu tigo portas 1 ĝis 3 florojn, pinta kaj aksaj, pendantaj, de 6 ĝis 9 cm de diametro. La brakteoj estas verdaj kaj foliformaj. La 2-9 rondoformaj staŭdaj sepaloj estas verdaj kun roza bazo aŭ plene purpura. La petaloj de 7 ĝis 11 estas de koloroj variaj : ruĝaj aŭ ruĝaj brunaj (en la strikta formo), plene flavaj aŭ flavaj kun purpura bazo (en P. Lutea), foje blankaj, verda-flavetaj, oranĝaj. La disko formas kiel tre videbla lobo, karna, ĉirkaŭante la bazon de la karpeloj. La multnombraj stamenoj longas de 13 ĝis 20 mm. Ili havas karmezinajn stamentigojn malhelajn aŭ flavajn. Polenujarojn estas flavaj. La 3-6 senharaj konusaj karpeloj finiĝas en mallonga stiluso. La florado okazas dum la monatoj de aprilo kaj junio.

La fruktoj estas folikloj starigitaj, de 4 × 1,5 cm, brunaj al matureco, senharaj, duon-vastaj, kun dikaj vandoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskas en la vastaj arbaroj kaj la densejoj de 2000 m ĝis 3600 m da altitudo. Ŝi ŝatas la sekajn arbarojn de Pinus aŭ de Quercus. La vegetaĵa reproduktado per stolono faciligas probable la adapton al la sekaj kaj neŝirmitaj vivmedioj.[1]

Oni trovas ĝin en la centro kaj norde de la Junano, okcidente de la Siĉuano kaj en la sud-oriento de Tibeto.

La specio estas sur la listo de la specoj minacaraj.

Tiu specio estas kultivita ekde 1892.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La ŝelo estas uzata kiel medicina materio ĉe la Sichuan sub la nomo de 西昌丹皮 xichangdanpi, komerca vario de 牡丹皮 mǔdānpi, en anstataŭilo de P. Suffruticosa 牡丹 mǔdān[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Hong De-yuan, Pan Kai-yu, and Yu Hong, « TAXONOMY OF THE PAEONIA DELAVAYI COMPLEX (PAEONIACEAE) », Annals of the Missouri Botanical Garden, vol. 85, no 4,‎ , p. 554-564
  2. Francine Fèvre, Georges Métailié, Dictionnaire RICCI des plantes de Chine ; chinois-français, latin, anglais, Association Ricci, les Editions du Cerf,‎

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paeonia delavayi en la franca Vikipedio. Farita per Content translation.