Parád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parád (parAd) estas grandvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Pétervására.

Parád el supro

Bazaj informoj

Situo

La grandvilaĝo situas en norda flanko de iam vulkana monto Mátra, en valo de rojo Tarna, laŭ ĉefvojo Gyöngyös-Eger. La komunumo havas 3 partojn: setlejo Parád, feriejo Parádfürdő (=banejo) kaj uzino Parádóhuta. Pétervására troviĝas 15, Bátonyterenye kaj Gyöngyös po 21 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1549. Francisko Rákóczi la 2-a fondis uzinon pri vitro en 1708, kiu ankaŭ nun funkcias. Oni trovis diversajn kuracakvojn en 1813 (inter alie sulfuran kaj alunan). Baze de tio ekfunkciis uzino pri aluno en 1778 kaj hospitalo en 1898, dume konstruiĝis hotelo omaĝe al reĝino Habsburgo Elizabeta en 1893 kaj novrenesanca kastelo Károlyi (kAroji) en 1882. Oni profitas mineralakvon "Parádi".

Vidindaĵoj estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Ottilia el 1768, stalo, ene estas muzeo pri koĉeroj, fine muzeo pri kuracakvoj.

Famuloj

En Parád mortis juristo Károly Vajkay.