Paserstrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Paserstrigo
Värbkakk.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Glaucidium
Specio: G. passerinum
Glaucidium passerinum
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Disvastiĝo de la paserstrigo
la paserstrigo kun pli malhela dorso
la paserstrigo kun helaj brovoj

La Paserstrigo, Glaucidium passerinum, estas la plej eta el la strigoj en Eŭropo (pli malgranda ol sturno); temas pri birdo de la familio de Strigedoj. Tiu strigo estas malhelruĝecaj al grizbrunaj, kun punktitaj flankoj kaj duonringo ĉirkaŭ la malantaŭa kolo. [1]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en boreala arbaro de Norda kaj Centra Eŭropo al Siberio[1], kutime en bordoj de arbaraj maldensejoj. Ili troviĝas ĉefe en arbaroj de konifero de la boreala zono kaj tre altmontaraj regionoj kun koniferoj kaj miksitaj arbaroj. Tiuj areoj ĝenerale havas pli freŝajn temperaturojn kaj pli altajn pluvkvantojn ol proksimaj malaltaj regionoj. La Paserstrigo nestolokoj estas ofte ĉirkaŭitaj de humidaj aŭ marĉaj terenoj, en grupoj de junaj piceoj kun proksima akvofonto. Ili nestumas en arbotruoj, kutime oldaj nestoj de pegoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Paserstrigo estas kutime ruĝeca al grizbruna kun punktoj en sia pli malhela dorso. La vosto estas ĝenerale pli malhela ol la korpo kun 5 mallarĝaj, blankecaj linioj. Por transporti grandajn vertebrulojn kiel predojn, ili havas adaptitajn malproporciajn grandajn piedojn. Tiu strigeto havas etan, mallongan kapon (pli rondoforman kaj pintan ol la noktuo) kun blankaj al helgrizaj brovoj kaj flavaj okuloj. Ili ne havas oreltufojn kiel multaj aliaj strigoj. Estas blanka duonkolumo dorse. La ventro estas ĉefe blanka kun brunaj makuletoj. La beko de la Paserstrigo estas grizecflava kaj hokoforma. La kruroj kaj fingroj estas brunecflavaj kun nigraj kalkanoj. La inoj, kiel ĉe aliaj strigoj, estas iomete pli grandaj ol la maskloj. Longo de maskloj estas ĉirkaŭ 15.2 ĝis 17cm, kaj de inoj estas el 17.4 ĝis 19cm. Maskloj pezas ĉirkaŭ 50-65g kaj inoj ĉirkaŭ 67 ĝis 77g.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La voĉo de la Paserstrigo estas multe pli altatona ol tio konsiderata kiel normala huta strigalvoko. La voĉo sonas preskaŭ squeaky. La normala alvoko de la masklo estas tre monotona. Ĝi konsistas el klaraj, flutaj notoj spacitaj dum ĉirkaŭ du sekundoj. La alvoko de la inoj estas similaj al tiuj de maskloj, la ununura diferenco estas, ke la ina alvoko estas pli altatona. Antaŭ kaj post la pariĝado, kaj maskloj kaj inoj produktas el kvin ĝis sep notoj en alta skalo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en oldaj nestotruoj de pegoj, ofte ĉe tiuj de la Granda buntpego. La arboj estas kutime koniferoj kiel la arbaroj kie preferas loĝi. Tamen, foje ili nestumas ankaŭ en betulojfagoj. Tiuj strigetoj formas partnerajn parojn en aŭtuno kaj ĝis malfrua vintro aŭ frua printempo. Kiel pariĝada ceremonio, la masklo alportas la inon al sia teritorio kaj montras ĝin. Se la masklo uzas la saman neston kiel la pasintan reprodukta sezono, tiam tion estos la ununura kiun montros al ŝi. La masklo ankaŭ manĝigos la inon.

La Paserstrigo estas seria monogama, en la senco, ke ĝi havas ununuran partneron ĉiun reproduktan sezonon; tamen, la du strigoj povus pariĝi por pli da unu reprodukta sezono. La masklo de la Paserstrigo estas tre teritoria kaj povas uzi la saman nestoteritorion ĝis 7 jaorj. La ino demetas kvar ĝis sep ovojn ĉirkaŭ la unua duono de aprilo. La kovado daŭras kvar semajnojn kaj oni diras, ke komencas kiam la tria ovo estas demetita. Eloviĝo okazas ĉirkaŭ la sama tempo kaj la ino zorgas la idojn dum 9 aŭ 10 tagoj. Dum tiu tempo, la masklo plumanĝigas la inon. Post tri semajnoj, la idoj ekeliras el la nesto kaj la ino eniras nur por alporti manĝaĵojn aŭ purigi. Post 30 aŭ 34 tagoj, la idoj forlasas la neston. Post tio, la idaro restas proksime dum kelkaj tagoj pro la manĝo kaj gvido kaj poste eliras serĉi siajn novajn teritoriojn.

Ĉasado kaj manĝado[redakti | redakti fonton]

La predoj de tiu strigeto estas birdoj, ĉefe ĉasataj dumfluge; kelkaj tiom grandaj kiom ili mem; kaj etajn mamulojn, kiel kamporatoj.Tiu strigeto ĉasas mateniĝe, krepuske kaj dumtage, pli ol en tuta malhelo; ĝi estas vigla, kuraĝa kaj aktiva birdeto.

La dieto de la Paserstrigo inkludas ĉefe etajn vertebrulojn mamulojn kiel kamporatoj, lemingoj kaj musoj. Ili povas preni ankaŭ etajn birdojn kiel turdoj, krucbekuloj, fringoj kaj filoskopoj. Aliaj predoj povas inkludi etajn lacertojn, vespertojn, fiŝojn kaj insektojn. Dum vintraj monatoj, tiuj strigetoj povas konservi manĝaĵojn en arbotruojn. Ĉar ili ne havas kapablon flugi silente, ili estas parte tagaj. Tio signifas, ke ili estas plej aktivaj dumtage, unika trajto, ĉar oni supozas, ke strigoj estas noktaj animaloj. Tio esta avantaĝa por ili, ĉar ankaŭ plej parto de ĝiaj predoj estas tagaj. Tiuj strigetoj estas plej aktivaj antaŭ sunlevixgo kaj iomete post sunsubiro.

Lokigo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas loĝanta specio, en la senco, ke plenkreskuloj estas loĝantaj la tutan jaron en sia teritorio. Escepto povas okazi dum malvarmegaj vintroj, kiam plenkreskuloj povas iomete moviĝi suden. La junuloj de tiu ĉi specio kutime translokiĝas aŭtune aŭ vintre.[1] En naturo la Paserstrigo povas vivi ses aŭ sep jarojn kaj foje eĉ plie en kaptiveco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Eurasian Pygmy Owl - Glaucidium passerinum, The Owl Pages, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]