Pasporta Servo
Pasporta Servo estas gastiga servo. Ĝi estas grava Esperanta servo kaj por multaj homoj la kialo por eklerni Esperanton. Ĝi eldonas adresaron de homoj el la tuta mondo, kiuj proponas al posedantoj de ekzemplero de tiu listo (kiuj ankaŭ devas scii Esperanton) gasti en iliaj hejmoj senpage. En 2008 estas en Pasporta Servo 1225 gastigantoj en 90 landoj.
Principoj de funkciado
La gastigantoj elektas, kiom da tranoktadoj kaj kiom da gastoj ili akceptas, kaj povas enmeti diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj kaj apartaj kondiĉoj (ekz. "ne fumantoj", "junuloj bonvenas" k.s.).
La gastigantoj ĝuas akcepti homojn de diversaj landoj, kaj la gastoj ĝuas resti senpage. Krome, gastoj sentas sin bone ĉar la gastigantoj povas helpi ilin pri transportado, ekkoni la lokon k.t.p. Plej bone, gastoj kaj gastigantoj povos interkomunikiĝi facile per Esperanto.
Historio
La adreslibro Pasporta Servo estas eldonaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La unua ideo pri la tiel nomata "Programo Pasporto" aperis en 1966, kaj estis propono de Ruben Feldman-Gonzalez el Argentino. Pasporta Servo laŭ la nuna sistemo aperis unuafoje en 1974, kun 40 gastigantoj, sub gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj daŭre estas gastigantoj de Pasporta Servo. Inter 1995 kaj 2008 ĝia kompilanto estis Derk Ederveen.
Pasporta Servo 2.0
En 2008, la estraro de TEJO anoncis lanĉon de nova interreta versio de Pasporta Servo[1] kiu sekvu la evoluon de similaj servoj kiel CouchSurfing aŭ Hospitality Club (ankaŭ la papera libro tamen pluekzistos). Ĉe CouchSurfing, kvankam servo ĉefe anglalingva, preskaŭ 500 membroj indikas almenaŭ komencan scion de Esperanto. La nova Pasporta Servo estis programita kaj dezajnita de Joan Català, valencia esperantisto, kiu sekve dum mallonga tempo ankaŭ administris la paĝaron, kiu ekfunkciis en marto 2009 sub la nomo Pasporta Servo 2.0 kaj estis oficiale inaŭgurita dum la 65-a IJK en Liberec'. Post periodo de serĉado de nova respondeculo, finfine Alexandre Baudry, volontulo de TEJO en 2009-2010, dum kaj post sia volontula periodo iom post iom transprenis la taskon de la ĉefa kompilanto de la libra formo de Pasporta Servo kaj prizorganto de ties nova interreta formo. Estis li kiu estris aperigon de la papera adreslibro de la jaro 2011, aperinta maljam en aŭgusto. Tamen, en 2012 papera adreslibro ne aperis entute, kaj estrarano Sergeo Tyrin ne sukcesis evoluigi la projekton. En marto 2013 la estraro de TEJO nomumis sian ĝeneralan sekretarion Paweł Fischer-Kotowski la nova respondeculo pri Pasporta Servo kaj antaŭvidis aperon de plia adreslibro, sed denove ne pli frue ol en aŭgusto.[2]
Statistiko
La ĉi-sekvaj datumoj iom varias, ĉar en kelkaj jaroj oni transprenis la antaŭajn gastigantojn sen ŝanĝoj, en aliaj oni forigis tiujn, kiuj ne respondis.
Jaro | Gastigantoj sume |
Landoj | Fonto |
---|---|---|---|
1974 | 39 | 19 | [3] |
1975 | 100 | 73 | [3] |
1976 | |||
1977 | |||
1978 | 297 | 41 | [3] |
1979 | |||
1980 | |||
1981 | |||
1982 | |||
1983 | |||
1984 | |||
1985 | |||
1986 | |||
1987 | |||
1988-89 | 900 | 58 | [4] |
1990 | |||
1991 | |||
1992 | |||
1993 | |||
1994 | |||
1995 | 812 | 71 | [5] |
1996/97 | 784 | 68 | [6] |
1998 | 871 | 75 | [7] |
1999 | |||
2000 | |||
2001 | |||
2002 | |||
2003 | |||
2004 | |||
2005 | 1364 | 89 | [8] |
2006 | 1320 | 92 | [9] |
2007 | 1294 | 89 | [10] |
2008 | 1225 | 90 | [11] |
2010 | 1450 | 91 | [12] |
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝaro de Pasporta Servo
- Libera Folio "Kresko minacas Pasportan Servon"
- mallongdaŭra filmo "Pasporta Servo!"
Notoj kaj referencoj
- ↑ TEJO reformas Pasportan Servon el Libera Folio
- ↑ [http://www.liberafolio.org/2013/pasporta-servo-aperos-plej-frue-en-augusto Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto
- ↑ 3,0 3,1 3,2 http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pservo/
- ↑ PS 1988/89
- ↑ PS 1995
- ↑ PS 96/67
- ↑ PS 1998
- ↑ PS 2005
- ↑ http://www.tejo.org/eo/ps je 2008-07-10
- ↑ PS 2007
- ↑ PS 2008
- ↑ PS 2010