Pasaĝeroj (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Passengers)
Pasaĝeroj
filmo • tridimensia filmo
Originala titolo Passengers
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21 dec. 2015, 5 jan. 2017, 21 dec. 2016, 12 jan. 2017
Ĝenro sciencfikcia filmo, spekulativa filmo, melodrama, suspensa filmo, aventura filmo, amafera filmo, filma dramo, agfilmo
Kameraado Rodrigo Prieto
Reĝisoro(j) Morten Tyldum
Produktisto(j) Neal H. Moritz
Scenaro Jon Spaihts
Filmita en Pinewood Studios
Loko de rakonto Avalon • Homestead II
Muziko de Thomas Newman
Rolantoj Jennifer Lawrence • Chris Pratt • Michael Sheen • Laurence Fishburne • Andy García • Aurora Perrineau • Fred Melamed
Produktinta firmao Lone Star Funds 
Village Roadshow Pictures 
Columbia Pictures 
Original Film 
LStar Capital
IMDb
vdr

Pasaĝeroj (angle Passengers) estas usona sciencfikcia amafera filmo de 2016 reĝisorita de Morten Tyldum kaj verkita de Jon Spaihts, parte surbaze de la rakonto "50 Knabinoj 50" de la 1950-aj jaroj. En la filmo ĉefrolas Jennifer Lawrence kaj Chris Pratt, kun Michael Sheen kaj Laurence Fishburne en apogaj roloj. La intrigo prezentas du homojn, kiuj estas vekitaj 90 jarojn tro frue de induktita vintrodormo sur kosmoŝipo. La kosmoŝipo transportas milojn da pasaĝeroj al kolonio sur planedo en stelsistemo je 60 lumjaroj for de la Tero.[1]

Pasaĝeroj premieris ĉe la Regency Village Teatro en Los-Anĝeleso la 14-an de decembro 2016, kaj estis liberigitaj en Usono la 21-an de decembro 2016, en du dimensioj kaj RealD 3D de Columbia Pictures. La filmo ricevis plejparte negativajn recenzojn de kritikistoj kun speciala kritiko pro sia intrigo kaj karakteroj. Tamen ĝi ricevis pozitivajn kritikojn pro la laboroj de Lawrence kaj Pratt, same kiel la partituron, vidan stilon kaj produktajn valorojn. La filmo atingis 303 milionojn da dolarojn tutmonde kaj ricevis du nomumojn por Best Original Score kaj Best Production Design ĉe la 89-a Akademia Premio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La kosmoŝipo Avalon transportas 5000 kolonianojn kaj 258 ŝipanojn en vintrodormajn ujojn. Ĝi vojaĝas de la Tero al la planedo Homestead 2, vojaĝo, kiu daŭras 120 jarojn. Tridek jarojn post la ekvojaĝo, asteroida kolizio damaĝas la ŝipon (kvankam ĝi estas teorie nedamaĝebla), el kio rezultas misfunkcion, kiu vekas unu pasaĝeron, la maŝinan inĝenieron James "Jim" Preston (Chris Pratt), 90 jarojn tro frue.

Post jaro da izoliteco nur akompanata de androida trinkejestro nomita Arthur, Jim senkuraĝiĝas kaj pensas pri sinmortigo ĝis li rimarkas belan junulinon nomata Aurora Lane (Jennifer Lawrence) ene de ŝia vivkapsulo. Jim spektas la videodosieron de Aurora kaj estas kortuŝita. Post morala luktado pri eldormigo de Aurora kaj tiel havi akompananton, kio prirabos ŝin de ŝia estonta vivo, li vekas ŝin ĉiuokaze, lasante ŝin kredi ke ŝia vivkapsulo ankaŭ paneis. Jim petas al Arthur konservi la sekreton ke li vekis ŝin ĝis kiam li mem rakontos ĉion al ŝi. Aurora, detruita pro devo vivi sian vivon sur la kosmoŝipo, malsukcese provas reeniri vintrodormon. Rezignita al la situacio, Aurora, verkistino kaj ĵurnalisto komencas verki libron pri sia sperto.

Dum la sekva jaro, Jim kaj Aurora malrapide proksimiĝas, fine ili enamiĝas unu al la alia. Jim intencas svati al Aurora sed post kiam Arthur aŭdas Jim diri, ke ekzistas "neniuj sekretoj" inter Aurora kaj li, Arthur senintence malkaŝas al ŝi la veron. Aurora, angora, alterne kritikas, evitas kaj fizike atakas Jim. Ŝi furioze malakceptas la pardonpetojn de Jim kaj ŝi evitas ĉian kontakton kun li.

Iom da tempo poste, multnombraj paneoj okazas sur la stelŝipo unu post la alia, plia vivkapsulo paneas kaj vekas Gus Mancuson (Laurence Fishburne), ferdekestron. Li malkovras tiujn ĉi multoblajn paneojn tra la sistemoj de la ŝipo, malgraŭ tio la komputilo ne malkaŝas ties originon. Se oni ne riparas la ŝipon ĝi iam suferos kritikajn sistemajn misfunkciadojn kaj la misio eble malsukcesos, kio povus kosti la vivon de ĉiuj hibernantaj pasaĝeroj kaj ŝipanoj. Gus provas ripari la ŝipon kun la helpo de Jim kaj Aurora, sed li baldaŭ grave malsaniĝas pro komplikaĵoj de sia vivkapsulo. La Autodoc (aŭtomatigita medicina diagnoz- kaj kuracmaŝino de la ŝipo) malkaŝa, ke Gus suferis pansisteman nekrozon, kaŭzita de multnombraj paneoj de lia vintrodorma kapsulo. Ĉi tio nur donas al li pliajn vivhorojn. Antaŭ sia morto Gus donas al Jim kaj Aurora sian ferdekestran ID, permesante al ili aliri ŝipanarajn areojn kaj provi ripari la ŝipon.

Jim kaj Aurora malkovras serion de truoj pro la asteroida kolizio du jarojn antaŭe. La komputila modulo administranta la fuzian reaktoron, kiu funkciigas la ŝipon estis grave difektita, kaŭzante la akvofalajn misfunkciojn de la ŝipo, ĉar ĉiuj aliaj sistemoj uzas sian komputilan potencon cele al konservo de la reaktoro. Jim kaj Aurora anstataŭigas la difektitan modulon, sed kiam la komputilo provas refreŝigi la reaktoron por estingi plasman reagon, la ekstera pordo nesukcese malfermiĝas. Jim devas spacpromeni por eligi la plasmon de ekstere uzante la manajn kontrolojn ene de la ellastubo. Misfunkcio devigas Jim resti ene de la tubo por teni la pordon malferma, dum Aurora komencas la refreŝigon ene de la ŝipo. Ŝi konfesas esti terurita pro perdo ebla de Jim (kiun ŝi daŭre amas) kaj la ebleco resti sola. Jim uzas pordon kiel ŝildon sed li estas krevigita eksteren en spacon kaj lia ŝnuro rompiĝas. Lia difektita spackostumo perdas oksigenon kaj li falas senkonscia el Avalon, la riparita reaktoro revenas al normala funkciado. Aurora kuras por savi lin, post malfacila spacan promenadon ŝi sukcese savas lin.

Poste, Jim ekscias ke per la rajtigo de Gus la Autodoc povas funkcii kiel improvizita vintrodormujo por unu persono. Li povas meti Aurora reen en vintrodormon dum la resto de la vojaĝo kaj ofertas al ŝi la ŝancon fari tion ĝis atingo de Homestead 2 kaj tiel vivi ŝian deziratan vivon. Ekkomprenante ke ŝi neniam vidus Jim denove kaj komprenanta la sentojn de Jim kiam li vekis ŝin, Aurora elektas resti vekita kun Jim, iom poste li donas edziĝringon al ŝi kiun li faris kaj ŝi akceptas.

Okdek ok jarojn poste la ŝipanaro vekiĝas laŭ la planita horaro, baldaŭ antaŭ alveno al Homestead 2. En la granda publika areo de la ŝipo, ili malkovras grandegan arbon, grimpoplantojn, multan vegetaĵaron, flugantajn birdojn kaj kabanon. Fone aŭdeblas Aurora, kiu legas ŝian rakonton, priskribas la mirindan vivon, kiun ŝi kaj Jim havis kune sur Avalon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Emma Clarke, Chris Edgerly, Matt Corboy, Fred Melamed kaj la scenaristo Jon Spaihts donas la voĉojn de la Avalon , InfoMat, videoludo, observatorio kaj Autodoc, respektive.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Passengers': Film Review (angle). The Hollywood Reporter. Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]