Pejorativa afikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pejorativa afikso estas afikso, do vortparto, kiu se aldonita al vorto sanĝas ties signifon al negativeco, do ŝanĝas ĝin al pejorativo. Povas temi pri sufikso, kiu almetas negativan signifon al la vorto aŭ vortradiko antaŭanta ĝin (en Esperanto kompreneble la silabo -aĉ-) aŭ povas temi pri prefikso farante la samon al la vortoparto post ĝi (en Esperanto kompreneble la silabo fi-). En kelkaj lingvoj, la sufikso intermiksiĝas kun la diminutivo (la "malgrandiga sufikso").

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La esperantlingva sufikso "-aĉ-" kaj la prefikso "fi-" malbonigas la signifon de iu vorto. Oficiale, "-aĉ-" estas uzata por esprimi pri malbona kvalito aŭ uzebleco de la koncerna objekto. Aliflanke, la antaŭafikso (prefikso) "fi-" estas uzata por esprimi ion nemoralan aŭ laŭsocie nefarindan. La deveno de '-aĉ-' estas de la itala lingvo (vidu sube). Similaj afiksoj en aliaj lingvoj estas: en la franca la afikso -âtre (marâtre bopatrinaĉo, malbona bopatrino, duonpatrinaĉo, malbona duonpatrino, patrinaĉo, malbona patrino) kaj en la itala la afikso -acci- (scarpa ŝuo - scarpaccia ŝuaĉo). La afikso -aĉ- estis oficialigita en 1909 en la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro de Esperanto.[1]

Angla lingvo[redakti | redakti fonton]

-ard tra la malnovfranca: ekz. coward (malkuraĝulo, de cow, bovo), dullard (stultulaĉo, de dull, malinteligenta), sluggard (malviglulo, de slug, limako), drunkard (drinkulaĉo, de drunk, ebria)

-tard, tre malformala pseŭdosufikso uzata pro simileco al la vorto retard, homo kies mensa kaj psika evoluo stagnis, do kiu nun konsideriĝas idioto, ekz. Paultard ("idiota subtenanto de la usonano Ron Paul"), conspiratard ("idiota subtenanto de konspiraj teorioj", aparte de la 11-a de septembro 2001 aŭ de la kronvirusa pandemio de 2019-2022), libtard ("idiota liberalulo", ofendo kompreneble uzata nur de ne-liberaluloj) - la pseŭdosufikso estas eble influita de la similsona sufikso -ard

-aster tra la latina: ekz. poetaster (poetaĉo), philosophaster (filozofaĉo)

-ster tra la anglosaksa: ekz. hipster ("modernisma tre memcerta junulo", eble de la vorto hip, kokso, ĉar junuloj dum dancado bone povas movi siajn koksojn, vidu la artikolon hipstero), oldster (maljunulo)

-nik tra la jida aŭ la rusa, kie ĝi ne estas nepre pejorativa: ekz. peacenik ("pacisto"), beatnik ("ŝatanto de bitmuziko")

-rel de la malnovfranca tra la mezangla: ekz. mongrel (miksrasa hundo), wastrel (fuŝulo, de waste, rubaĵo, nebezonataĵo)

Eŭska lingvo[redakti | redakti fonton]

-txo, ekz. jauntxo [JAŬNĉo] ("vireto" aŭ "viraĉo", de jaun "viro")

Germana lingvo[redakti | redakti fonton]

La germana lingvo ne havas ekskluzive pejorativajn sufiksojn, signifa malbonigo en la germana okazas multe pli ofte per kunmetaĵoj de vortoj. La sekvaj finaĵoj foje povas havi malfavorajn signifojn:

-ei, en la kazo de deverbaj abstraktaĵoj kiel Lauferei (stulta ĉirkaŭkurado) aŭ Rederei respektive pli forte Laberei (tro multa parolado)

-ling estas ĉiam gramatike vira; kelkaj personaj nomigoj havas malestiman karakteron kiel derivaĵo de originale pozitiva nomo (Schönling dolĉege bela knabo, Günstling favorato), sed atentu ke aliaj formoj kun la sama sufikso tute ne estas pejorativaj, ekz. la dorlota vorto Liebling (karulo, tute pozitiva) aŭ Häuptling (tribestro, de 'Haupt, kapo aŭ ĉefo).

-o nur en tre neformala parola lingvaĵo: ekz. Normalo ("enuige normala ulo"), Brutalo ("brutalulo")

Havaja lingvo[redakti | redakti fonton]

-ā (-wā), ekz. lonoā "klaĉo" (de lono "novaĵo")

-ea, ekz. poluea "marmalsano" (de polu "malseka")

Hispana lingvo[redakti | redakti fonton]

-aco (-aca), ekz. pajarraco "granda malbela birdo" (de pájaro "birdo), negraco "negro" (de negro "nigra"), moraco "ĉifonulo" (de moro "maŭro").

-ejo (-eja), ekz. lugarejo [lugaREĥo] "loketo" (de lugar "loko") kaj librejo [liBREĥo] "senvalora libro" (de libro "libro"); tamen -ejo ankaŭ povas montri karemon, kiel en festejo [fesTEĥo] (festo de afrika muziko en Peruo).

-ote (-ata), ekz. discursote "longa obtuza parolado" (de discurso "parolado")

-ucho (-ucha), ekz. casucha "kabano" aŭ "kaŝejo" (de casa "domo")

-zuelo (-zuela), ekz. mujerzuela "malĉastulino" (de mujer "virino")

Itala lingvo[redakti | redakti fonton]

-accio/-accia (aŭ -uccio/-accia), ekz. boccaccia "homo tre malbele parolanta" (laŭvorte "buŝego", de bocca "buŝo")

Japana lingvo[redakti | redakti fonton]

-め (-mi), ekz. 「化け物め」 (bakemono-me) "Tiu malbenita monstro!" aŭ 「可愛いやつめ」(kaŭaii jatsu-me) "Tiu aĉa karulino!"

Latina lingvo[redakti | redakti fonton]

-aster, indikanta fraŭdan similecon, ekz. patraster "tiu, kiu pozas kvazaŭ li estus patro" (de pater "patro")

Portugala lingvo[redakti | redakti fonton]

-eco, ekz. jornaleco [ĵurnaLEIku] "malaltkvalita gazeto" (de jornal "gazeto")

-inho, ekz. juizinho [ĵuiZINju] "malbona juĝisto" (de juiz "juĝisto")

Provenca lingvo[redakti | redakti fonton]

-aso, ekz. vidasso "mizera vivo" (de vido "vivo")

Rusa lingvo[redakti | redakti fonton]

-iŝka (ишка), ekz. лгунишка lguniŝka "mensogulo", актёришка aktjoriŝka "(malbona) aktorino", трусишка trusiŝka "malkuraĝulo" (de трусливый truslivij "malkuraĝa")

-uĥa (уха), pejorativo por nepersonaj substantivoj, ekz. чернуха ĉernuĥa, drama termino por senĉese malgaja kinematografia stilo (de ĉern- "nigra")

-jaga (яга), pejorativo por personoj, ekz. скупердяга skuperdjaga (avarulo), скромняга skromnjaga (tro modesta persono), стиляга stiljaga (stilĉasisto, hipster - vidu supre)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]