Persekutado de kristanoj
El Vikipedio
(Alidirektita el Persekutado de Kristanoj)
Multnombraj kristanoj suferis persekutadojn de aliaj homoj precipe dum la komenca historio de la kristanismo.
Tipoj [redakti]
Tiuj persekutadoj estis tre diversaj. En diversaj kazoj okazis aresto sen garantioj, senhavigo aŭ konfisko, vipado, diversaj turmentoj. En striktaj kazoj murdoj okazis en diversaj manieroj. Foje tiuj persekutadoj okazis pro kristana malobeo al tiamaj religioj aŭ foje pro malobeo al la ŝtataj aŭ politikaj instancoj. Tio okazis el la komenco de la religio ĝis la komenco de la 21-a jarcento, ekzemple en Sudano, Irako, Pakistano aŭ Barato, kie tio okazas ĉefe pro politikaj kialoj.