Peter Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Peter Martin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1958 (1958-11-30)
en Regiono Tanga
Morto 30-an de novembro 2004 (2004-11-30) (46-jaraĝa)
Lingvoj anglasvahila
Ŝtataneco Tanzanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Peter MARTIN (naskiĝis en 1959 en la vilaĝo Kwamdorwa, en la distrikto Korogwe de la regiono Tanga, Tanzanio) estas tingatinga pentristo de Jao-origino.[1][2]

En 1971 Peter Martin forlasis sian urbon por labori en la urbo Tanga. Tie li renkontis Damian Msagula, kiu estis lia instruisto ĝis 1974, kiam li komencis pentri memstare.[1] Peter Martin pentras ĉiutagajn vilaĝajn scenojn kaj erotikajn scenojn, kiuj akiris grandan reputacion. Eventuale Martin prirezignis la tingatingan stilon, tiel ke lia nuna laboro kongruas pli bone kun la stilo konata kiel naiva arto. Liaj pentraĵoj troveblas en sennombraj privataj kolektoj kaj en diversaj eldonaĵoj. Li ekspoziciis siajn pentraĵojn en Bruselo, Daresalamo, Najrobio, Finnlando, Parizo, Reunio, ktp.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]