Pilismarót
Pilismarót (piliŝmarOt) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Esztergom. Pilis estas nomo de la monto.
Bazaj informoj
- Areo: 45 km²
- Loĝantaro: 1950
- Poŝtkodo: 2028
- Telefonprefikso: 33
La vilaĝo situas inter monto kaj dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Visegrád-Esztergom. La lasta troviĝas 13 km-ojn, Visegrád 10 km-ojn, Dorog 20 km-ojn.
Historio
Pli frue la romianoj havis tie fortikaĵon kaj komunumon Ad Herculem. La unua mencio devenis el 1138. La tataroj en 1242 kaj post jarcentoj la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Monaĥejo fondiĝis en 1278. Fine de la turka erao slovakoj kaj hungaroj refondis la komunumon. Nuntempe la vilaĝo estas grava feriejo pro la Danubo kaj la pitoreskaj montoj.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo
- kalvinana preĝejo
- restaĵoj de romia fortikaĵo
- nobeldomo de Heckanast, tiu figuro havis ĉefrolon dum la hungara revolucio en 1848
- moderna turistejo
Famuloj
En Pilismarót naskiĝis juristo Gusztáv Gegus kaj kuracisto Árpád Lengyel (savinto de pasaĝeroj de Titanic).