Plurlingva Biblio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plurlingva Komplutensa Biblio, paĝo de la Malnova Testamento.

Plurlingva Biblio aŭ Poliglota Biblio (el la la antikvgreka πολύ – pluro - γλώττα – lingvo) estas eldono de la Biblio presita laŭ diversaj lingvoj. Tiuj plurlingvaj bibliaj tekstoj estas unuaj bazoj por la Biblia kritiko.

Ekzemploj

  1. la originala hebrea teksto (verŝajne la praMasora Biblio)
  2. greka transskribo de la hebrea teksto (dirta “seculda” - dua)
  3. la greka traduko de Aquila el Sinopo
  4. la greka traduko de Simako
  5. la greka traduko de la Septuaginto, reviziita de Origeno
  6. la greka traduko de Teodociono


  • La Plurlingva Komplutensa Biblio estas la historie unua presita poliglota eldono de la tuta Biblio.[2]. Ĝi estis iniciatita de franciskana Francisco Jiménez de Cisneros, ĉefepiskopo de Toledo, kaj presita tra 1514 kaj 1517 en ses volumoj de Arnao Guillén de Brocar. La unuaj kvar entenas la Malnovan Testamenton, ĉiu paĝo estas dividita laŭ tri tekstaj kolonoj vertikalaj kaj paralelaj: ekstere la hebrelingva, centre la latinlingva (Vulgato kaj maldekstre la greklingva Septuaginto. En la fundopaĝoj de la Pentateŭko estis aldonita la aramea Targum Onkelos kaj ties latina versio. La kvina volumo, etenanta la Novan Testamenton, konsistas el paralelaj kolonoj kun la greka teksto kaj la latina (Vulgato). La sesa volumo entenas diversajn vortarojn: hebrea, aramea kaj greka, krom diversaj apendicoj.[3]
Kovrilo de la plurlingva komplutensa Bibio.




  • La Plurlingva Biblio de Parizo, eldonita en dek volumoj zorge de la ŝtatkonsilisto de la financanta parlamento de Parizo Guy Michel Le Jay en la jaroj 1628-1645 ĉe la presisto Antoine Vitré de Parizo. Ĝi prezentas la versiojn hebrean, samarianan, ĥaldean, grekan, sirian, latinan kaj araban. Krome ĝi entenas, interalie, la unuajn tekstojn de la Malnova Testamento presitajn, zorge de Gabriel Sionita kaj Abramo Ecchellense, en la siria lingvo, plue en ĝi aperas la Samariana Pentateŭko kaj versio de Jean Morin (Joannes Morinus)[7]. Inter la kolaborantoj figuras ankaŭ Filipo el Akvino.


Notoj

  1. Laŭ la hebrea alfabeto “Abjad”.
  2. La unua presita kaj volgarlingva, ne plurligva tamen, estis tiu de la itala Nicola Malermi.
  3. Kuriozaĵo: Kiam Erasmo el Roterdamo sciis, spite de la silento de la hispanaj kompilistoj, ke oni en Hispanio estas pretiganta kritikajn grekajn tekstojn por la plurlingva komplutensa, hastiĝis selekti grekajn bibliajn tekstojn por la eldono, kiuj poste eniris en la Textus Receptus, de sia programita publikigo. Fakte, li atingis la eŭropan merkaton unua, sed poste oni devis pluflanke revizii lian selekton (Textus Receptus)
  4. Tiam la insulo Korsiko apartenis al la respubliko de Ĝenevo.
  5. Psalterium Hebraeum, Graecum, Arabicum et Chaldeum, cum tribus Latinis interpretationibus atque glossis, Genuae: impressit miro ingenio Petrus Paulus Porrus: in aedibus Nicolai Iustiniani Pauli, 1516 mense VIIIIbri
  6. Kiel rimarendas, la Hispanio elstaris en tiuj poliglotaj projektoj, favorata ankaŭ de vasta juda ĉeesto el kiu ĝi povis ricevi originajn masorajn tekstojn.
  7. Biblia 1. Hebraica, 2. Samaritana, 3. Caldaica, 4. Graeca, 5. Syriaca, 6. Latina, 7. Arabica, quibus textus originales totius Scripturae Sacrae, quorum pars in editione Complutensi, deinde in Antuerpiensi regiis sumptibus extat, nunc integri, ex manuscriptis toto fere orbe quaesitis exemplaribus, exhibentur, Lutetiae Parisiorum: excudebat Antonius Vitre, Regis, Reginae regentis, & Cleri Gallicani Typographus, 1629-1647
  8. Biblia Sacra Polyglotta, edidit B. Walton, Graz: Akademischen Druck- u. Verlagsansstalt, 1963, edizione fotomeccanica de Londinii: excudebat Thomas Roycroft, 1653-57

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Reilly, W. (1911). Polyglot Bibles. In: The Catholic Encyclopedia, New York: Robert Appleton Company. Retrieved December 25, 2011
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia