Pomáz
Pomáz (pomAz) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Szentendre.
Bazaj informoj
- Areo: 49 km²
- Loĝantaro: 16000
- Poŝtkodo: 2013
- Telefonprefikso: 26
Geografio
Pomáz situas sur ebenaĵo, preskaŭ en dekstra bordo de Danubo, laŭ interurba tramo kaj vojo inter Budapeŝto-Szentendre.
Historio
Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo. Simile al la najbara Szentendre, ankaŭ tie serboj setlis. La urbo estas pordo de la montoj Pilis, ŝatata ekskursejo kaj feriejo.
Famuloj
- Sámuel Teleki, (1845-1916).
- Max Kopfstein, (1856-1924).
- Pál Teleki, (1879-1941).
- András Alföldi, historiisto kaj arkeologo (1895-1981).
- Tihamér Vujicsics, komponisto (1929-1975).
- Éva Ditrói Csiby: ĵurnalistino, verkistino (n. 1945)
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas kastelo, kalvinana klasikisma, katolika baroka kaj serba ortodoksa preĝejoj.
Esperanto
Estas delegito de UEA tie.