Portalo:Slovakio/Personeco de monato/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Janko Kráľ (* 24-a de aprilo 1822, Liptovský Mikuláš – † 23-a de majo 1876, Zlaté Moravce) estis slovaka nacia renaskiganto kaj unu el la plej signifaj kaj la plej radikalaj poetoj de ŝturisma generacio.

Li devenis el familio de buĉisto kaj gastejestro. Klerecon li akiris en Liptovský Mikuláš, en la jaroj 1835 - 1837 en gimnazio en Gemer, en la jaroj 1837 - 1841 en liceo en Levoča, en la jaroj 1841 - 1842 li studis en liceo en Kežmarok kaj ekde la jaro 1842 li studis en liceo en Bratislavo, kie lio aktive laboris en agadoj de Instituto de lingvo kaj literaturo ĉeĥoslovaka. En la jaro 1844 pro protesto kontraŭ revoko de Ľudovít Štúr li foriris el Bratislavo kaj li ne plu daŭrigis en la studado. Li komencis labori kiel praktikanto en advokata kancelario en Peŝto, pli poste li multe vojaĝis kaj tra Slovakio, kaj tra Malsupra lando. En la jaro 1848 li iniciatis la slovakan popolon, por ke li ekribelu, pro kio li estis malliberigita en Šahy kaj Peŝto ĝis januaro de la sekvanta jaro. Post tralaso li denove organizis propravolontuajn taĉmentojn kaj li estas denove malliberigata, post tralaso li foriris ĝis ĉeĥa urbo Hulín kaj al amiko kaj en septembro de la jaro 1849 li fariĝis kapitano de volontula korpuso.