Porto-Riko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Porto-Rika flago.

Puerto Rico (laŭ la hispanlingva nomo Riĉa haveno), esperantigita kiel Puerto-Riko, Puertoriko, PortorikoPorto-Riko (tiu ĉi lasta estas la PIV-a nomo) estas dependa teritorio de Usono en Kariba Maro. Ĝi apartenas al la Grandaj Antiloj kaj situas oriente de Hispanjolo.

Al Porto-Riko ankaŭ apartenas la du loĝataj insuletoj Culebra kaj Vieques.

Ĝeneralaj informoj

Situo de Porto-Riko
Situo de Porto-Riko
  • Landkodo: PR
  • Nacia nomo: Estado Libre Asociado de Puerto Rico / Commonwealth of Puerto Rico
  • Areo: 9.104 kv.km.
  • Loĝantaro: 3.927.000
  • Loĝdenseco: 434 / km2
  • Adm. centro: San-Ĵuano (Porto-Riko)
  • Lingvoj: hispana (kaj iom da angla)
  • Leĝa statuso: Libera ŝtato, asociita al Usono
  • Mono: usona dolaro

Historio

La insulo estis loĝata antaŭ la 15-a jarcento de la tainoj.

Ĝi estis unue vizitata de eŭropanoj dum la dua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo en 1493. De tiam, ĝi restis kolonio de la hispana monarkio.

Dum la 19-a jarcento, kune kun Kubo, kaj kontraŭe al la ceteraj iberamerikaj landoj, ĝi restis ligita al Hispanio, sed fine de la jarcento komenciĝis sendependista movado. En 1898, okaze de la hispana-usona milito, Porto-Riko estis aligita al Usono.

En 1945 Luis Muñoz Marín venkis en la unuaj demokrataj balotoj, kaj en 1952 estas organizita aŭtonoma regado.

Administra statuso

La porto-rikanoj dekjare faras voĉdonon, en kiu ili elektas inter 3 ebloj:

  1. Resti kun Usono, kiel "libera asociata ŝtato" (hispane, "Estado Libre Asociado"). Ĝis nun, ĉiam ili elektis ĉi tion.
  2. Tranĉi sin de Usono kaj iĝi tute sendependa regno. Dum la lastaj voĉdonoj ĉi tiu eblo ricevis proksimume kvin procentojn de la voĉdonoj.
  3. Iĝi plia (la kvindek-unua) usona ŝtato.

Porto-Riko sendas sian propran teamon al la Olimpiaj ludoj. La puertorikanoj estas liberaj de la impostoj de la usona registaro (sed pagas impostojn al sia registaro).

La portorikanoj ne rajtas elekti la prezidenton de Usono. Ili elektas reprezentanton al la Kongreso de Usono, sed ili ne havas rajton voĉdoni.

Administra Divido

En Porto-Riko estas 78 diversaj komunumoj, ĉiu komunumo havas sian komunumestron. La ĉefaj urboj estas: San Juan (ĉefurbo), Guaynabo, Bayamón, Carolina, Caguas, Mayagüez, Ponce, Cataño, Trujillo Alto kaj Arecibo.

Porto-Riko

La komunumoj estas:

Ekologio

Biogeografie la insulo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi entenas unuflanke la portorikajn humidajn arbarojn, aliflanke la portorikajn sekajn arbarojn. Biome temas pri ekoregionoj kiuj respektive apartenas al "tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj" kaj al "tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj".

Ekonomio

La ekonomio de Porto-Riko plejparte baziĝis sur usonaj industrioj, kiuj profitis en la pasinto je favora fiska kondiĉo. Ankaŭ la turismo estas sufiĉe grava.

Grava parto de la enspezoj de la insulo venas el la elmigrintoj en la kontinentan parton de Usono.

Politiko

Vidu artikolon pri Partio de la Laboranta Popolo.

Gravaj urboj

  • San-Juano: 433 412 loĝantoj (taks. 2003), kaj 2 milionoj por la aglomeraĵo
  • Bayamón 236 688 loĝantoj (taks. 1999)
  • Ponce 193 640 loĝantoj (taks. 1999)
  • Mayaguez 100 463 loĝantoj (taks. 1999)
  • Arecibo 100 131 loĝantoj (taks. 2000)
  • Yabucoa 43 140 loĝantoj (taks. 2006)
  • Fajardo 40 712 loĝantoj (taks. 2000)

Turismo

La insulo estas tre vizitata, ne nur de usonanoj.

Gravaj vidindaĵoj estas:

Kulturo

Porto-rika kulturo estas miksaĵo de kvar kulturoj: Afrika (el sklavoj), Taína (el Amerikaj indianoj), Hispana (el Eŭropo), kaj pli lastatempe, Nordamerika (el Usono). El Hispanujo, ili ricevis la Hispanan lingvon, la katolikan religion, kaj multe da pliaj tradicioj.

Eksteraj ligiloj