Preĝejo Emeriko de Hungario (Döbrököz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Emeriko de Hungario
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario en Döbrököz
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario en Döbrököz
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Döbrököz
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Dombóvár
Dato de konsekro 1902
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Longo 30 m (ĉefnavo kaj ambaŭ flankonavoj); 5 m (sanktejo)
Larĝo 10 m (ĉefnavo); 4 m (ambaŭ flankonavoj); 10 m (sanktejo)
Alto 16,5 m (ĉefnavo kaj sanktejo); 8 m (ambaŭ flankonavoj); 43 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario estas romkatolika konstruaĵo (pli granda, ol kutime) en Hungario, en vilaĝo Döbrököz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble estis kirko en la mezepoko, sed rektaj informoj mankas. Post dominado de turkoj estis konstruita pli nova preĝejo en 1740. En 1900 ĝi plene estis malkonstruita, sed en la sekva jaro estis konstruita la nun videbla, pli granda kirko. La orgeno funkcias dekomence (1902). En 1963 oni pentris la internan parton.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto. Ĉirkaŭ la konstruaĵo estas multe da arboj, antaŭe skulptaĵo pri Sankta Antonio el Padovo, flanke monumento pri falintoj dum la mondomilitoj. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo, apude po unuj fenestrorozoj estas videblaj. Super la enirejo pli granda fenestrorozo situas. Estas 3 navoj: ĉefnavo kaj po unuj flanknavoj, tio estas antikva sistemo de baziliko. En fino de la ĉefnavo situas la duonronda absido, maldekstre estas la sakristio, dekstre kapelo Sankta Koro kaj la kvadrata, alta turo. Ankaŭ la flankonavoj finiĝas en duonrondaj absidoj. Interne super la ĉefaltaro granda pentrita fenestro (farita en 1912) prezentas Sanktan Emerikon. La plafono estas kasona plafono kun riĉaj ornamaĵoj.

Kermeso okazas en la 5-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Döbrököz kun la preĝejo