Preĝejo Johano Nepomuka (Bóly)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Johano Nepomuka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bóly
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Mohács
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 36 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Bóly.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bóly havis preĝejon jam dum la mezepoko. La nun videbla kirko estis konstruita en 1746 helpe de Károly József Batthyány, ĝuste tiam la katolika grupo reorganiziĝis. En 1852 la plena preĝejo renoviĝis, samtempe marmora ĉefaltaro kaj 4 flankaj altaroj estis konstruitaj. La orgeno estis farita en 1891, ĝi estis modernigita en 1921.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, antaŭ la fasado ŝtona kruco estas videbla. En mezo, sube de la fasado troviĝas la enirejo, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La absido estas kvarangula kaj pli mallarĝa, ol la navo, apude estas la malalta sakristio. La internaj lignaj skulptaĵoj estis faritaj en 1887.

Kermeso okazas en la 20-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.