Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Mogyorósbánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Nomo de Sankta Maria
Preĝejo Nomo de Sankta Maria en panoramo de Mogyorósbánya
Preĝejo Nomo de Sankta Maria en panoramo de Mogyorósbánya
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mogyorósbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Dorog
paroĥo loke, sed la zorganta paroĥo en Sárisáp
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Nomo de Sankta Maria estas romkatolika konstruaĵo en vilaĝo Mogyorósbánya.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis konstruita romanika kirko en la 12-a jarcento. La unua mencio okazis en la eklezia listo el 1332. Dum dominado de la turkoj ĝi estis detruita kaj forlasita, eĉ ekleziaj vizitoj ne mencias ĝin. Anstataŭ la mezepoka paroĥo filio estis fondita en 1701. Oni rekonstruis la kirkon en 1755, nature oni profitis la restintan ruinon. En 1970 oni refondis la paroĥon. La preĝejo renoviĝis interne en 1957, ekstere en 1968.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto laŭ vojo en mezo de la vilaĝo. En la korto estas videbla ankaŭ krucifikso. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas piramida. La enirejo funkcias tra la turo. Interne la plej menciinda estas pentraĵo pri Don Bosco.

Kermeso okazas la 12-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.