Preĝejo Prezento de Jesuo (Szarvasgede)
Preĝejo Prezento de Jesuo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szarvasgede |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Pásztó-Ecseg |
paroĥo | Buják |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Prezento de Jesuo ĉe la templo (hungare Gyertyaszentelő Boldogasszony-templom) estas romkatolika kirko en Hungario, en vilaĝo Szarvasgede.
Historio[redakti | redakti fonton]
La gotika preĝejo konstruiĝis iam en la mezepoko. En la dua duono de la 18-a jarcento oni malkonstruis la sanktejon kaj pligrandigis la navon laŭ baroko. En 1722 oni konstruis lignan sonorilostablon, la turo estis konstruita antaŭ ol 1779. Inter 1826-1829 la preĝejo plene estis trakonstruita, tamen restis iom da gotikaj partoj, eĉ estas videbla sola romanika fenestro.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola sur monteto en la vilaĝa tombejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La turopinto estas piramida. La navo finiĝas en hufoforma absido, al kiu sakristio aliĝas. En flanko de la navo estas enmurita mezepoka pordo. Interne la murpentraĵoj estis pentritaj en 1960. La baroka ŝranko de la sakristio estis farita en la fino de la 18-a jarcento.
Kermeso okazas en la 2-an de februaro.