Preĝejo Reĝino de Ĉieloj (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iama preĝejo Reĝino de Ĉieloj
Preĝejo Reĝino de Ĉieloj en Sopron
Preĝejo Reĝino de Ĉieloj en Sopron
hotelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Statuso iama preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Reĝino de Ĉieloj estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Sopron, iam en vilaĝo Sopronbánfalva. Apude monaĥejo funkciis, sed nuntempe ĝi estas hotelo.

Aerfoto
Fasado
Interno de la preĝejo

Historio[redakti | redakti fonton]

En 971 bavara monaĥo Wolfgang konvertis al la katolikismo en tiu regiono. Lia rememoro longe restis inter la bavaraj alvenintoj. En 1441 oni konstruis kapelon dediĉitan al Sankta Volfgango. La kapelo ekhavis permeson pri pilgrimejo en 1481. En la sekva jaro paŭlanoj konstruis el la kapelo gotikan kirkon kun monaĥejo. Fragmentoj el tiuj konstruaĵoj ankaŭ nun estas videblaj. En 1532 la monaĥoj rifuĝis kaj turkoj alvenis, kiuj bruldetruis la konstruaĵojn. La revenintaj paŭlanoj rekonstruis kaj la kirkon, kaj la monaĥejon inter 1610-1648. En 1667 kalvario estis konstruita, sed nur kun 5 stacioj. Ekde tiu tempo oni konstruis ankaŭ kelojn por la vinoj. Inter 1718 kaj 1750 oni konstruis barokan ŝtuparon kun 88 ŝtupoj borderitaj kun skulptaĵoj pri sanktuloj. En 1728 incendio okazis, poste la paŭlanoj rekonstruis pli bela la konstruaĵojn. En 1786 la ordeno estis forigita, iom poste en la monaĥejo ministoj loĝis. En 1809 armeo de Napoleono okupis Sopron, la soldatoj uzis la monaĥejon kiel hospitalo. Depost foriro de la armeo la loĝantoj denove uzis la preĝejon, sed la monaĥejo iĝis loĝejoj. Inter 1860 kaj 1877 la preĝejo denove estis armea hospitalo, poste preĝejo.

En 1887 János Zalka aĉetis la konstruaĵojn kaj transdonis al la karmelanoj, sed ankaŭ la karmelanoj estis forigitaj en 1950. En la monaĥejo psikiatriejo funkciis ĝis fino de la socialismo. La neloĝata domego estis restaŭrita en 2010, en la sekva jaro interne hotelo funkcias.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas kune kun la monaĥejo sur montopinto. La fasado estas simetria. Meze funkcias la enirejo, apude estas po unu fenestroj. En nivelo de la unua etaĝo jam estas 3 fenestroj, plej supre la turo altiĝas. La absido estas plurlatera. La navo kaj la absido estas apogitaj kun pilieroj.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo formas U-majusklon kaj aliĝas al la preĝejo kun la malplena flanko. Tiel estiĝis ferma korto. Laŭ la kortaj aloj arkadoj estas videblaj.

Kermeso okazas en dimanĉo depost la 16-a de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno kun murpentraĵo