Preĝejo Sankta Kruco (Szakcs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Trovo de Sankta Kruco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szakcs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Dombóvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Trovo de Sankta Kruco estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Szakcs.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Szakcs la gotika kirko estis konstruita inter la 12-a kaj 15-a jarcentoj. Dum dominado de turkoj en 1544 ĝi estis bruldetruita, nur la ĉefaj muroj restis. La baroka rekonstruado okazis en 1733, sed la turo estis konstruita el ligno kaj la sanktejo estis rekonstruita nur en 1753. En 1801 oni konstruis turon el brikoj kaj interne ankaŭ galerio estis farita. Fulmo trafis la turon en 1865, poste oni konstruis turon pli malaltan. Oni aĉetis horloĝon por la turo en 1886. La internaj muroj estis pentritaj en 1896. Internaj renovigaj laboroj okazis en 1954, samtempe oni denove pentris la murojn kaj nova ĉefaltaro alvenis. En 1965 arkeologoj trovis mezepokan fenestron, ekde tiam ĝi estas videbla. Inter 1985-1990 la preĝejo plene renoviĝis. La orgeno muzikas proksimume ekde 1800, sed renovigiza en 1844 kaj 1948.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto en korto, kie troviĝas ankaŭ kolono pri Sankta triunuo (1873), krucifikso (1800?) kaj ŝtona kruco (1936). La fasado de la preĝejo estas simetria, meze la turo altiĝas. La absido estas plurlatera kaj sakristio aliĝas al la absido. Interne sub la galerio estas ŝtona baptovazo el la turka erao. Sub la preĝejo estas kelkaj kriptoj. La ĉefaltara bildo prezentas trovon de Sankta Kruco. Menciindaj statuoj estas: Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo (origine apartenaĵoj de la malnova altaro), Sankta Maria (1896), Koro de Jesuo (1896), Sankta Antonio el Padovo (1900), Sankta Anna (1932), Tereza de Lisieux (1935). La pentraĵo Ĉieliro de Maria estis pentrita en 1896 ĉe la koruso.

Kermeso okazas en la 3-an de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.