Preĝejo Sankta Triunuo (Somogysárd)
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Triunuo en Somogysárd
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Somogysárd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Segesd |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1755–1758 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Somogysárd laŭ la ĉefplaco.
Historio[redakti | redakti fonton]
En tiu loko familio Sommsich konstruis preĝejon en la 1750-aj jaroj. En la proksimeco estis iam preĝejeto, kiu paŝo post paŝo neniiĝis. La orgeno estis farita en 1939. La preĝejo estis lastfoje renovigita en 2009.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas en korto. La fasado komenciĝas je kvadrata turo, malsupre la enirejo troviĝas. Navo sekvas la turon, la navo formas krucon. Interne la barokaj predikejo, mebloj, altaroj devenis el la 18-a jarcento, sed la ligna skulptaĵo pri Madono venis el la pli frua jarcento.
Kermeso okazas en la tago de Sankta Triunuo, tio estas la sekva dimanĉo post la pentekosta dimanĉo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun foto
- hungare kun multe da fotoj
- hungare
- hungare[rompita ligilo]