Preĝejo Stefano la 1-a (Füzér)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Füzér
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Füzér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Füzér |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas katolika historia monumento en vilaĝo Füzér (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 13-a jarcento Füzér jam havis romanikan kirkon, la unua mencio okazis en 1332. Ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj prenis la la kalvinismon. La katolika paroĥo estis refondita en 1737. La katolikoj barokigis la preĝejon en 1759 kaj konstruis turon, samtempe pligrandigis la navon en 1804. Pro incendio la instalaĵoj cindriĝis en 1854. La orgeno ekfunkciis en 1887. Inter 1996-2002 la kirko estis restaŭrita, dum laboroj oni malkovris la romanikan freskofragmenton kaj la originan pordon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto ĉirkaŭita per ŝtona muro en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas, kies piedo la enirejo funkcias. Ekde 2006 ankaŭ sonorilaj melodioj estas aŭdeblaj. La absido estas duonronda. La navo havas apogpilierojn. Apud la navofino sakristio aliĝas. La ĉefaltaro estis kreita en 1875, la galerio post 2 jardekoj 1895. La ĉefaltara bildo prezentas Stefanon, kiam li dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria.
Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.