Preĝejo Tereza el Avilo (Zalaegerszeg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Tereza el Avilo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaegerszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
paroĥo en Preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria (Zalaegerszeg)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Tereza el Avilo (origine hungare Nagy Szent Teréz-templom) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Zalaegerszeg en urboparto Bazita, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1969.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama vilaĝo Bazita preĝdomo (preĝejeto) estis konstruita en 1890. Oni pligrandigis la konstruaĵon en la 1940-aj kaj 1940-aj jaroj. Oni komencis renovigi ĝin en la 1990-aj jaroj. La laboro estis plene preta en 2016.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur iom pli alta loko en korto. Ankaŭ krucifikso kaj ligna statuo pri Atilo la Huno (farita en 2003) estas videblaj en la korto. La fasado estas simetria, meze plene reliefas la kvadrata turo. La eniro povas okazi tra la turo. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Malantaŭ la turo navoparto estas videbla, kiun alia navoparto sekvas, kiu estas pli larĝa, alta kaj longa. Dekstre sakristio aliĝas al la navo. La sanktejo estas duonronda. Interne la muroj estas blankaj.

Kermesoj okazas en la sekvaj dimanĉoj de 20-a de majo kaj 15-a de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.