Programaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Programaro (aŭ softvaro) estas aro de iloj logikaj (ne fizikaj) de komputaj sistemoj, kiuj regas kaj lasas regi ĝin por realigado de konkreta laboro. Programaro povas esti, ekzemple, programoj por skribi dosierojn, registri aŭ aŭskulti sondosierojn, esplori interreton, la operaciumon (Linukso, Vindozo) ktp...

Eble la difino plej ĝusta de programaro estas de Instituto de inĝenieroj elektronikaj kaj elektroteknikaj en sia normo 729: "La sumo de la programoj de komputado, procedoj, reguloj, dokumentoj kaj asociataj datumoj, kiuj estas parto de komputada sistemo". Laŭ ĉi tiu difino, la programaro konsistas ne nur el programoj sed ankaŭ el ĉiuj datumoj konserveblaj per komputika memoro aŭ datumportilo.

Kreado de programaro

La kreado de programaro estas kompleksa procedo de analizo tra programado ĝis testo de la koncernaj programoj.

Programaro estas realigita antaŭe mense ellaborita verko. "Realigita" signifas, ke programaro disponeblas sur dvd, kd, diskedo aŭ alia komputila dosierujo.

Specoj de programaro

Estas malfacile klasigi la diversajn specojn de programaro, sed eblas fari tion jene:

  • Ellabora programaro, kiu helpas al programistoj skribi programojn kaj uzi malsamajn programlingvojn.
  • Uzanto-laborprogramarouzanto-programaro, ebligas al uzantoj fari unu aŭ plurajn konkretajn laborojn, en ia ajn kampo de aktiveco kiun eblas aŭtomatigi aŭ apogi per komputiko.
  • Viruso estas programaro, kies celo estas mem-kopiiĝi en aliajn programojn aŭ al aliajn komputilojn, ofte ne informante la uzanton kiu ĝin lanĉas, kaj fojfoje difektante aŭ kopiante dosierojn.

Neologismo "softvaro"

Ĉar la angla vorto software estas uzata kiel neologismo en multaj lingvoj tutmonde, kelkaj esperantistoj uzas la vorton softvaro en Esperanto. Laŭ kelkaj tiu vorto estas unuradika (softvar + o ), do laŭ tiuj nova radiko aldoniĝis al Esperanto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento. Aliaj interpretas ĝin kiel kunmetaĵon de la radikoj soft kaj var, sed tio ne estas tre logika, ĉar en Esperanto softa signifas milde mallaŭta, do neniel rilatas al komputikaĵo. Laŭ la logiko ke varo estas traduko de la angla ware, aliaj proponis vortformojn kiel mensvarobitvaro.

La malvorto de softvaro estas neologismo hardvaro, nome aparataro. Kiel malvorto de hardvaro, softvaro estas uzata por pli vasta signifo: ekz. datumoj ludataj per aparataro kiel datumoj en registradaj mediojelektra signo.

La plej ofta esprimo en Esperanto por tiu koncepto estas la kunmetaĵo programaro, kiu bone kaptas la intencitan signifon sen neceso de nova radiko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj