Proklamo de Voss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Proklamo de Voss[1] estas dokumento akceptita de la 25-a konferenco de ILEI en 1991 en Voss, Norvegio.

Ĝi publikiĝis unue en Internacia Pedagogia Revuo 3/1991 kun la sekvaj enkondukaj vortoj:

La jubilea dudek-kvina konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) akceptis (...) dokumenton por kontribui al la strategiaj debatoj en la Movado. Por loki ĝin historie, memoru la Deklaracion de Tireso (Svedio), 1969, kaj la Manifeston de Raŭmo (Finnlando) en 1980. Konferencinte en Norvegio, dudek kaj dek jarojn post tiuj eventoj kaj aliaj dokumentoj, ŝajnis oportune rekonsideri ilin. Nia rezulto nek celas lanĉi novan direkton, nek proklami novan revolucian malkovron, sed resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis kaj komprenis por si mem, kaj iel sintezi la pretendojn de la antaŭaj dokumentoj kune kun taŭga sinteno por instruistoj.


Proklamo de Voss (1991)

Esperanto kiel funkcianta lingvo

En la disvastiga laboro, unuarange gravas emfazi, ke Esperanto estas jam funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj valoroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangon, rajtojn, rimedojn kaj prestiĝon kiel etna lingvo de simila disvastiĝinteco, kaj krome, ke ĝi estu estimata pro sia unika tutmonda rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado.

Esperanto kaj strategio

Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de Esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas kontraŭ la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba laboro konstante necesas, de si mem ĝi malverŝajne kondukos al signifa kresko de la lingvo aŭ ĝia komunumo. Pli saĝa strategio estas la kombino de ambaŭ vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desupre akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron aŭ bezonon.

La celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado, kadre de kiu apartan gravecon havas la adekvata kaj laŭeble oficiala trejnado de instruistoj.

Esperanto kaj naciaj lingvoj

Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj; la esperantistoj oponu neniun specifan lingvon - naciaj lingvoj estas respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio diskriminacias kontraŭ neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraŭ difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj ne per niaj propraj mitoj.

Esperanto - ĝia destino

La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifoj transformiĝu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto inter tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La plukreo de aŭtonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne sufiĉa antaŭkondiĉo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transpontebla - ili povas trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita salto en la uzo de Esperanto ne okazos:

  • sole per la klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek la rimedojn nek la potencon tion solaj realigi;
  • sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta, la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastiĝantaj, ĝis potencialaj aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la lingvon.

Kvankam naivaj revoj pri baldaŭa "fina venko" povas naski frustrojn, certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri signifa disvastiga sukceso, ĉar tion farinte, la komunumo riskus nenion rimarki, se subite kaj neatendite maturiĝus kondiĉoj kiuj malfermus la vojon al tio.

La nuna tasko estas krei tiujn antaŭkondiĉojn, kies manko aŭ malforto bremsus Esperanton en la koncerna momento ĉe transiro al tiu vast-skala uzado.

Notoj kaj referencoj

  1. Revuo "Esperanto" de oktobro 1991 (paĝoj 187-189)

Eksteraj ligiloj

greke Teksto de la Proklamo de Voss