Provinco Fajum
provinco Fajum محافظة الفيوم
| |
---|---|
gubernio de Egiptio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Madinat al-Fajum |
Areo | 1 827 km² |
Loĝantaro | 2 512 792 (stato: censo de 2006) |
ISO-kodo | EG-FYM |
provinca flago
| |
Fajum aŭ El respektive Al Fajum (arabe محافظة الفيوم, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Fayyūm aŭ Faiyūm respektive Muhāfazat al-Fajūm) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 2 512 792 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Madinat al-Fajum. La teritorio situas en centra Egiptio, pli-malpli 90 kilometrojn sudokcidente de Kairo, kaj estas parto de la dezerto Saharo.
La provinco limas okcidente kaj norde je la provinco 6-a de Oktobro, oriente kaj sude je la provinco Beni Suef.
|