Purulia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Purulia
municipo de Okcident-Bengalio
Administrado
Poŝtkodo 723101
Demografio
Loĝantaro 121 067  (2011) [+]
Loĝdenso 864 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 20′ N, 86° 22′ O (mapo)23.33333333333386.366666666667Koordinatoj: 23° 20′ N, 86° 22′ O (mapo) [+]
Alto 227 m [+]
Areo 140,18 km² (14 018 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Purulia (Okcidenta Bengalio)
Purulia (Okcidenta Bengalio)
DEC
Purulia
Purulia
Situo de Purulia
Purulia (Barato)
Purulia (Barato)
DEC
Purulia
Purulia
Situo de Purulia

Map

vdr

Purulia, oficiale Purulia Sadar, bengale: পুরুলিয়া estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en okcidenta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.

Telegrafa turo en Purulia

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Purulia havis 121 067 loĝantojn kun legopovo 82%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Purulia situas norde de rivero ĉe piedoj de altebenaĵo en averaĝa alteco de 228 m super la marnivelo. Bokaro troviĝas 44, Dhanbad 52, Ĝamŝedpur 65, Bankura 71, Durgapur 95, Ranĉi 108, Kardopur 147, subŝtata ĉefurbo Kolkato 221, tutlanda ĉefurbo Delhio 1089, Mumbajo 1486 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko tiu teritorio estis parto de Ĝarkando-regiono. Malmulto estas pri Purulia antaŭ ol la Brita Orienthinda Kompanio akiris tiun teritorion en 1765. La nuna distrikto estis formita en 1956.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Purulia preskaŭ 83% de la populacio estas hinduoj, proksimume 14% estas islamanoj, proksimume 2% estas kristanoj, iomete aliaj religioj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Purulia loka universitato funkcias, krome ekzistas pluraj altlernejoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala kaj ĉefa lingvoj en Purulia estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La averaĝa temperaturo en Purulia varias averaĝe inter 20-31 °C. La meza jarpluvo estas 1466 mm. La pluvsezono kutime daŭras de junio ĝis septembro pro la musono, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al stacidomo de Purulia kuras 3 fervojaj linioj. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno estas en Dhanbad laŭ la mapo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, proksime hinduaj malnovaj temploj, kelkaj el la 11-a jarcento
  • telegrafa turo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans