Pusztaszabolcs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Roman Catholic church (Pusztaszabolcs).jpg
Katolika preĝejo de Pusztaszabolcs
Kastelo de Pusztaszabolcs

Pusztaszabolcs (pustasabolĉ) estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Adony. Szabolcs estas praa hungara nomo, puszta estas pusto.

Situo

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo inter Budapeŝto kaj Pécs, la ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo M6 en la samaj direktoj estas ne tro for. Krome estas fervojoj al Székesfehérvár kaj Dunaújváros.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste alvenis keltoj kaj romianoj, fine hungaroj. La turkoj faris senhoma la vilaĝon post la mezepoko, serboj refondis ĝin. La fervojo faris grandan evoluon en la 19-a j.c. En 1940 katolika preĝejo konstruiĝis, sed estas ankaŭ kalvinana preĝejo. La milito en 1945 detruigis la komunumon. Poste oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1950 kolĥozo pri Paco formiĝis. En 1970 la vilaĝo ricevis la rangon grandvilaĝo, ekde 2008 urbo.

Ne menciita vidindaĵo estas kastelo.