Rafael Nadal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nadal en 2008 en la turniro Western & Southern Financial Group Masters en Mason, Ohio

Rafael NADAL PARERA (n. la 3-an de junio 1986 en Manacor), plej konata kiel Rafa Nadal, estas hispana tenisludisto. Nuntempe (Decembro 2013), li rangas kiel unua tenisludisto en la mondo. En la pasinteco li dufoje unuarangis: 46 semajnoj de la 18-an de aŭgusto 2008 ĝis la 5-an de julio 2009, kaj 56 semajnoj de la 7-an de junio 2010 ĝis la 3-an de julio 2011. Li estas sepfoja venkisto en la Roland Garros-tenisturniro, post venkoj en sinsekvaj jaroj de 2005 al 2008, kaj de 2010 al 2012 [1][2][3][4] ĉampiono de la Turniro de Wimbledon en 2008[5] kaj dufoje subĉampiono de tiu (2006 kaj 2007),[6][7] ĉampiono de la Aŭstralia Malferma (2009)[8] kaj ricevis la ormedalon en la Somera Olimpiko 2008 de Pekino. La 18an de aŭgusto de 2008 li iĝis la numero 1 de la klasigo de la ATP post esti la dua numero dum 160 sinsekvaj semajnoj.[9] Pro siaj 15 titoloj de Masters 1000, Nadal troviĝas ene de la grupo de kvar tenisludistoj en la tuta historio de teniso kiu superis dek ĉampionecojn en tiuj turniroj kaj kun la aliaj numeroj 1 de la mondo, Pete Sampras (11), Roger Federer (15) kaj Andre Agassi (17).[10] En 2008 li ricevis en Hispanio la premion Príncipe de Asturias de los Deportes.

Rafa Nadal iĝis la unua hispano kiu venkis en la turniro Aŭstralia Malferma (2009). La 11-an de junio 2012 li gajnis la tiujaran Francan Malferman Tenisturniron Roland Garros.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rafa Nadal toca el cielo en París, As, 5a de junio de 2005
  2. Nadal sigue siendo el rey de París tras superar a Federer, Marca, 11a de junio de 2006
  3. Nadal vence a Federer y se adjudica su tercer Roland Garros, cadenaser, 10a de junio de 2007
  4. Nadal se corona en París por cuarta vez, El País, 9a de junio de 2008
  5. Nadal gana su primer Wimbledon, As, 6a de julio de 2008
  6. Federer vence en Londres a su verdugo de París, As, 8a de julio de 2006
  7. Federer vence a Nadal y consigue su quinto consecutivo, Marca, 8a de julio de 2007
  8. Nadal se lleva el primer grande del año 20minutos.es
  9. Ranking oficial del circuito profesional de la ATP, atptennis.com, 9a de junio de 2008
  10. Historia y estadísticas de la ATP, atptennis.com, 9a de junio de 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]