Ramush Haradinaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramush Haradinaj
Persona informo
Ramush Haradinaj
Naskiĝo 3-an de julio 1968 (1968-07-03) (55-jaraĝa)
en Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Religio islamo vd
Lingvoj albanaserbaangla vd
Ŝtataneco Kosovo vd
Alma mater Universitato de Priŝtino vd
Partio Alianco por la Estonto de Kosovo vd
Subskribo Ramush Haradinaj
Profesio
Okupo politikistoKosova Liberiga Armeo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ramush HARADINAJ (naskiĝis la 3-an de julio 1968 en Glodjane, ĉe Dečani) estas albana politikisto, iama militĉefo de la Kosova Liberiga Armeo kaj de decembro 2004 ĝis marto 2005 estis ĉefministro de Kosovo.

Li estis akuzita marte de la jaro 2005 fare de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio de Hago pri militkrimoj, pri kiuj li respondecus kiel komandanto en la liberiga armeo. Li tial demisiis de sia posteno de ĉefministro de Kosovo. La proceso komenciĝis la 5-an de marto 2007. Almenaŭ naŭ atestantoj estis murditaj aŭ mortis en suspektigaj kondiĉoj dum tiu proceso. Li estis senŝuldigita la 3-an de aprilo 2008. Dum lia malliberigo multaj koncertoj kaj subtenmanifestacioj estis organizitaj en Kosovo por helpi la familion Haradinaj pagi lian proceson.

Ramush Haradinaj estas ano de la politika partio, kies prezidanto li estas: la AAK (albane: Aleanca për Ardhmërinë e Kosovës).