Rasmus Fleischer
El Vikipedio
| Rasmus FLEISCHER | ||
|---|---|---|
Rasmus Fleischer en 2009 |
||
| Naskiĝis | la 19-an de aprilo 1978 en |
|
| Profesio | Historiisto, verkisto, muzikisto, ĵurnalisto | |
| edukado | doktoriĝanto en historio ĉe Universitato Södertörn. | |
| Ĝenroj | Politiko, Muziko, Historio | |
| Notindaj verko(j) | La Postcifereca manifesto | |
| Officiala ttt-ejo | ||
Rasmus FLEISCHER, naskita la 19-an de aprilo 1978 en Halmstad, Svedio (nuntempe loĝanta en Stokholmo) estas sveda historiisto, muzikisto, debatanto kaj verkisto ekde 2006 doktoriĝanto ĉe la universitato de Södertörn, Stokholmo. Li antaŭe laboris kiel ĵurnalisto en la gazetoj Arbetaren, Expressen kaj Arena.
Fleischer estis dum la aŭtuno 2003 unu el la fondintoj de la kopirajtokritikema komunumo Piratbyrån (La Pirata Buroo). Li restas unu el la ĉefparolantoj por la organizo kaj ankaŭ estas fama debatanto en kopirajt- kaj dosiera kunhavigrilataj diskutoj. Li ankaŭ havas la blogon Copyriot.
Li antaŭe studis mezepokan muzikon en la sveda reĝa konservatorio kaj ludas bekfluton en la ensemblo Vox Vulgaris.
Ĉefaj verkoj [redakti]
- 2009 - Det postdigitala manifestet: Hur musik äger rum (La postcifereca manifesto: Kiel muziko havas lokon). Eldonejo Ink. Al Esperanto tradukita de Robin Rönnlund[1] kaj trovebla kiel pdf-dosiero.
- 2011 - Boken & Biblioteket (La libro kaj la biblioteko) Eldonejo Ink.