Razdolna distrikto (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Razdolna distrikto
rus. Раздольненский район
ukr. Роздольненський район
krim. Aqşeyh rayonı
          Sin escudo.png
La centro: Razdolno
Areo: 1 231 km2
Loĝantaro: 37 185 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 30,21 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6553
En la distrikto estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
2
39
0
Razdolna distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
v  d  r
Information icon.svg

Razdolna distrikto (rus. Раздольненский район, ukr. Роздольненський район, krim. Aqşeyh rayonı) estas unu el la administraj parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La distrikto situas en la nord-okcidenta stepa parto de la Krimea duoninsulo ĉe la bordoj de la Karkinita golfo de la Nigra maro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto okupas la stepan parton de la Krimea duoninsulo. Nordoriente la distrikto limas la Krasnoperekopskan distrikton, oriente - la Pervomajskan distrikton, sud-oriente - la Sakan distrikton kaj sude - la Ĉernomorskan distrikton. La nord-okcidenta parto de la distrikto estas lavata de la Karkinita golfo de la Nigra maro.

La klimato estas modere varma, kun varmega kaj seka somero kaj kun milda kaj humida vintro. La grundoj estas ruĝ-brunaj kaj sud-ĉernoziaj. Multas artefaritaj arbaretoj el akacio, soforo, abrikotarboj kaj diversaj arbustoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La klimato kaj la naturo favoras la gren-kultivadon kaj hortikulturon, do la distrikto estas ĉefe agrikultura. Estas kelkaj negrandaj industriaj entreprenoj, ĉefe rilataj al la prilaborado de agrikulturaj produktoj. Krome, la ĉemara teritorio de la distrikto estas ankaŭ kuraca kaj ripoza zono.

La ĉefa transportado en la distrikto estas plenumata per busa trafiko.

Socia sfero[redakti | redakti fonton]

En la distrikto estas 20 mezlernejoj, 2 hospitaloj, 16 kuracejoj (inter ili - 3 porinfanaj), 33 kluboj, 25 bibliotekoj, 3 muziklernejoj, regionstuda muzeo.

En la distrikto troviĝas la natur-rezervejo Lebjaĵji ostrova ("Cignaj insuloj"), apartenanta al la Krimea naturrezervejo.

Administra konsisto de la distrikto[redakti | redakti fonton]

La Razdolna distrikto estas dividita je 12 komunumoj, kiuj sume havas 2 urbotipajn loĝlokojn (Razdolno kaj Novoselovsko) kaj 39 vilaĝojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj de la distrikto (Esperantigitaj estas la loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas indikitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Razdolna komunumo
  • Berezovka komunumo
    • Berezovko (Berjozovka)
    • Niva
    • Uljanovka
  • Botaniĉeska komunumo
    • Botaniĉesko (Botaniĉeskoje, krime-tatare Ayıp)
    • Ĉervonnoje (Tatar Aqşeyh)
    • Kumovo (Qızılbay)
  • Ĉerniŝeva komunumo
    • Ĉerniŝevo (Ĉerniŝovo, krime-tatare Oğuz Oğlu)
    • Kropotkino (Toq Şeyh)
    • Portovoje (Sarı Bolat)
  • Kovilna komumuno
    • Kovilno (Kovilnoje, krime-tatare Manay)
    • Moloĉnoje (Yañı Manay)
    • Senokosnoje (Samay)
    • Vetrjanka (Çerkez)
    • Voloĉajevka (Smail Bay)
  • Kukuŝkina komunumo
    • Kukuŝkino (Kukuŝkino, krime-tatare Qaraba Köküş)
    • Ogni (Bay Oğlu Qıpçaq)
  • Novoselovska komunumo
  • Ruĉa komunumo
    • Ruĉo (Ruĉji, krime-tatare Nemse Köp Qarı)
    • Fjodorovka
    • Kamiŝnoje (Rus Köp Qarı)
    • Kommunarnoje (Kereyit)
    • Maksimovka (Atay Temir)
    • Ogorodnoje (Taş Quyu)
  • Serebrjanka komunumo
    • Serebrjanko (Serebrjanka, krime-tatare Munus)
    • Baĥĉjovka (Aqsaqal Merkit)
    • Ĉeĥovo (Ağay)
    • Kaŝtanovka (Qara Merkit)
    • Orlovka (Biy Örlük)
    • Sokoli (Oyfgong)
  • Slavna komunumo
    • Slavno (Slavnoje, krime-tatare Baqqal)
    • Kotovskoje (Büyten)
    • Rilejevka (Qarçağa)
    • Stereguŝĉeje (Yuqarı Baqqal)
  • Slavjanska komunumo
    • Slovjansko (Slovjanskoje, krime-tatare Sadır)
    • Avrora (Tatış Qoñrat)
  • Zimina komunumo
    • Zimino (Zimino, krime-tatare Peretsfeld)
    • Krasnoarmejskoje (Qocalaq)
    • Ovraĵnoje (Eski Barağan)
    • Voronki (Qadış)


La loĝlokoj de la Radzolna distrikto

Urbotipaj loĝlokoj NovoselovskoRazdolno
Vilaĝoj AvroraBaĥĉjovkaBerjozovkaBotaniĉeskojeĈeĥovoĈervonnojeĈerniŝovoFjodorovkaKamiŝnojeKaŝtanovkaKommunarnojeKotovskojeKovilnojeKrasnoarmejskojeKropotkinoKukuŝkinoKumovoMaksimovkaMoloĉnojeNivaOgniOgorodnojeOrlovkaOvraĵnojePortovojeRilejevkaRuĉjiSenokosnojeSerebrjankaSevernojeSlavnojeSlovjanskojeSokoliStereguŝĉejeUljanovkaVetrjankaVoloĉajevkaVoronkiZimino



Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Flago de Krimeo
Distriktoj:

Baĥĉisaraja distrikto | Belogorska distrikto | Ĉernomorska distrikto | Ĝankoja distrikto | Kirovska distrikto | Krasnogvardejska distrikto | Krasnoperekopska distrikto | Lenina distrikto | Niĵnegorska distrikto | Pervomajska distrikto | Razdolna distrikto | Saka distrikto | Simferopola distrikto | Sovetska distrikto

Urbaj municipoj:

Aluŝta municipo | Armjanska municipo | Ĝankoja municipo | Eŭpatoria municipo | Kerĉa municipo | Krasnoperekopska municipo | Saka municipo | Simferopola municipo | Sudaka municipo | Teodozia municipo | Jalta municipo

La Sebastopola municipo troviĝas sur la Krimea duoninsulo, sed ne apartenas al ARK (ĝi estas memstara administra parto de Ukrainio)