Kirovska distrikto (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kirovska distrikto
rus. Кировский район
ukr. Кіровський район
krim. İslâm Terek rayonı
          Sin escudo.png
La centro: Kirovsko
Areo: 1 208 km2
Loĝantaro: 58 016 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 48,03 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6555
En la regiono estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
1
38
1
Kirovska distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
v  d  r
Information icon.svg

Kirovska distrikto (rus. Кировский район, ukr. Кіровський район, krim. İslâm Terek rayonı) — unu el la distriktoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto situas en la orienta parto de la Krimea duoniunsulo. Sude la distrikto limas la Teodozian kaj Sudakan municipojn, oriente — Leninan distrikton, norde — la golfon Sivaŝo, nordokcidente — Sovetskan distrikton, okcidente — Belogorskan distrikton. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Kirovsko, kiu situas 121 kilometrojn for de Simferopolo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La norda parto de la regiono estas stepo, dum la sudan parton formas la antaŭmontaro de la Krimea montaro kaj parte — ankaŭ ties ĉefa montoĉeno. Norde kaj nordoriente la bordojn de la regiono lavas la golfo Sivaŝo. La ĉefaj riveroj de la regiono estas Indol kaj Ĉuruk-Su.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo. Iuj grandaj industriaj entreprenoj en la regiono mankas.

Tra la regiono pasas la fervoja linio Ĝankojo-Kerĉo; krome, ĉiuj loĝlokoj de la regiono estas interligitaj per busa trafiko.

Socia sfero[redakti | redakti fonton]

En la regiono estas 18 mezlernejoj, 2 hospitaloj, 16 kluboj, 10 kulturdomoj, 26 bibliotekoj, 3 muziklernejoj, unu sanatorio, porinfana sporta lernejo, histori-literatura muzeo (en la urbo Starokrimo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aparte riĉas je vidindaĵoj la urbo Starokrimo, kie jam en la bronzepoko ekzistis homa setlejo. Ĝis nun konserviĝis:

  • ruinoj de la moskeo, konstruita en la jaroj 1287-1288;
  • moskeo de la jaro 1314
  • ruinoj de la moskeo Kurŝun-Ĝami (Plumba moskeo), XIVa jc.;
  • ruinoj de karavanejo (mezepoka hotelo), konstruita en la jarcentoj ХIII-ХIV;
  • ruinoj de armena monaĥejo Surb-Stefanos (ХIII-ХIV jc.);
  • armena monaĥejo Surb-Ĥaĉ (konstruita en la ХIVa jarcento).

Konsisto de la regiono[redakti | redakti fonton]

En la Kirovska regiono estas unu urbo (Starokrimo, kiu formas ankaŭ propran urban municipon), unu urbotipa loĝloko (Kirovsko) kaj 12 komunumoj, kiuj havas sume 39 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Abrikosovka komunumo
    • Abrikosovko (Abrikosovka, krime-tatare Nayman)
    • Babenkovo (Büyük Esen Eli)
    • Kriniĉki
    • Matrosovka (Bulğar Kruglik)
  • Jarkopola komunumo
    • Jarkopolo (Jarkoje Pole, krime-tatare Qızıl Terçek)
    • Krasnoselskoje (Yañı Basalaq)
    • Novofjodorovka
    • Oreĥovka (Küçük Keleçi)
    • Sofijevka
    • Trudoljubovka (Köbek)
  • Ĵuravka komunumo
    • Ĵuravko (Ĵuravki, krime-tatare Seyit Eli)
    • Makovskoje (Rum Asan Bay)
    • Novopokrovka
    • Tutovka
    • Vidnoje (Rozaljevka)
  • Kirovska komunumo
  • Lgovska komunumo
    • Lgovsko (Lgovskoje)
    • Dobroljubovka (Bulğanaq)
    • Dolinnoje (Rus Aqçora)
    • Prudi (İşün)
  • Partizana komunumo
    • Partizano (Partizani, krime-tatare Şeyh Eli)
    • Spasovka
  • Pervomajska komunumo
    • Pervomajsko (Pervomajskoje, krime-tatare Qaragöz)
    • Izjumovka (Tamğacı)
    • Izobilnoje (Tatar Asan Bay)
    • Ĵemĉuĵina Krima
    • Kluĉevoje (Aqmelez)
    • Otvaĵnoje (Qaşqa Çoqraq)
    • Sadovoje (Qapıstalıq)
  • Privetna komunumo
    • Privetno (Privetnoje, krime-tatare Cuma Eli)
    • Ajvazovskoje (Şeyh Mamay)
  • Sinicina komunumo
    • Sinicino (Sinicino, krime-tatare Baraq)
    • Vasilkovoje (Appaq Canköy)
  • Starokrima municipo
  • Tokareva komunumo
    • Tokarevo (Tokarevo, krime-tatare Camçı)
    • Ŝubino (Bay Oca)
  • Vladislavovka komunumo
    • Vladislavovko (Vladislavovka, krime-tatare Oy Quyu)
    • Uzlovoje
  • Zolotopola komunumo
    • Zolotopolo (Zolotoje Polje, krime-tatare Caylav)
    • Vozroĵdenije (Yañı Qarabay)



La loĝlokoj de la Kirovska distrikto

Urboj Starokrimo
Urbotipaj loĝlokoj Kirovsko
Vilaĝoj AbrikosovkaAjvazovskojeBabenkovoDobroljubovkaDolinnojeIzobilnojeIzjumovkaJarkoje PoljeĴemĉuĵina KrimaĴuravkiKluĉevojeKrasnovkaKrasnoselskojeKriniĉkiLgovskojeMakovskojeMatrosovkaNovofjodorovkaNovoporkovkaOreĥovkaOtvaĵnojePartivaniPervomajskojePrivetnojePrudiSadovojeSinicinoSofijevkaSpasovkaŜubinoTokarevoTrudoljubovkaTutovkaVasilkovojeVladislavovkaVidnojeVozroĵdenijeZolotoje Polje
Loĝloketoj Uzlovoje



Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Flago de Krimeo
Distriktoj:

Baĥĉisaraja distrikto | Belogorska distrikto | Ĉernomorska distrikto | Ĝankoja distrikto | Kirovska distrikto | Krasnogvardejska distrikto | Krasnoperekopska distrikto | Lenina distrikto | Niĵnegorska distrikto | Pervomajska distrikto | Razdolna distrikto | Saka distrikto | Simferopola distrikto | Sovetska distrikto

Urbaj municipoj:

Aluŝta municipo | Armjanska municipo | Ĝankoja municipo | Eŭpatoria municipo | Kerĉa municipo | Krasnoperekopska municipo | Saka municipo | Simferopola municipo | Sudaka municipo | Teodozia municipo | Jalta municipo

La Sebastopola municipo troviĝas sur la Krimea duoninsulo, sed ne apartenas al ARK (ĝi estas memstara administra parto de Ukrainio)