Sovetska distrikto (Krimeo)
| Sovetska distrikto | |
|---|---|
| rus. Советский район ukr. Совєтський район krim. İçki rayonı |
|
| La centro: | Sovetsko |
| Areo: | 1 080 km2 |
| Loĝantaro: | 37 576 homoj (laŭ la jaro 2001) |
| Loĝ-denso: | 34,79 hom/km2 |
| Telefon-kodo: | +380-6551 |
| En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
0 1 39 0 |
| Oficiala paĝaro nekonata | |
Sovetska distrikto (rus. Советский район, ukr. Совєтський район, krim. İçki rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). Ĝi situas en la nord-orienta parto de la Krimea duoninsulo; norde kaj nord-oriente ĝi estas lavata de la golfo Sivaŝo. Oriente ĝi limas la Kirovskan distrikton, sude - la Belogorskan distrikton kaj okcidente - la Niĵnegorskan distrikton. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Sovetsko.
Ekonomio [redakti]
La ĉefa branĉo de la distrikta ekonomio estas agrikulturo. En la distrikto okazas aktiva ĝarden-kulturado kaj vinber-kultivado, oni multe kultivas grenojn, teĥnikajn kaj furaĝajn plantojn. La industriaj entreprenoj ĉefe rilatas al la prilaborado de la agrikulturaj produktoj: en la distrikto estas buter-produkta, vin-produkta, esenc-produkta uzinoj kaj kelkaj aliaj negrandaj entreprenoj.
Tra la regiono pasas la Nordkrimea kanalo, la fervoja linio Kerĉo-Ĝankojo. Diversaj loĝlokoj de la distrikto estas interligitaj per la busa trafiko.
Socia sfero [redakti]
En la distrikto estas 16 mezlernejoj, kelkaj teĥnikaj lernejoj, distrikta hospitalo, 23 kluboj, 25 bibliotekoj, muziklernejo, 2 muzeoj.
Administra divido de la distrikto [redakti]
La Sovetska distrikto estas dividita je 12 komunumoj, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Sovetsko) kaj 39 vilaĝojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj; kiel plene Esperantigitaj aperas la loĝlokoj, kiuj estas la centroj de la koncernaj komunumoj. Parenteze estas indikitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo (kelkaj loĝlokoj havas german-devenajn nomojn pro la fakto, ke antaŭe en la distrikto loĝis relavite multaj german-devenuloj).
- Sovetska komunumo
- Sovetsko (krime-tatare İçki)
- Ĉapajevka komunumo
- Ĉapajevko (Ĉapajevka, krime-tatare Çerkez Tobay)
- Ĥlebnoje (Beys Lehem)
- Kolomenskoje
- Nikolajevka
- Novij Mir
- Novosjolovka (Antay)
- Ĉernozemna komunumo
- Ĉernozemno (Ĉjornozjomnoje, krime-tatare Yañı Kerleut)
- Almaznoje (Eski Kerleut)
- Demjanovka (Azizköy)
- Kornejevka (Qapçuq)
- Razdolnoje
- Dmitrovka komunumo
- Dmitrovko (Dmitrovka, krime-tatare Heyrus)
- Rovenka (Qırq)
- Iljiĉeva komunumo
- Iljiĉevo (Iljiĉjovo, krime-tatare Qıyanlı)
- Djatlovka (Qarabay)
- Nadeĵda (Şoltaq)
- Reĉnoje (Qarabay İvanovka)
- Ŝaĥtino (Aqköbek)
- Vostoĉnoje (Üç Quyu)
- Krasnogvardejska komunumo
- Krasnogvardejsko (Krasnogvardejskoje, krime-tatare Ver Börüs)
- Loĥovka (Mengermen)
- Luĉevoje (Sarğıl)
- Krasnoflotska komunumo
- Krasnoflotsko (Krasnoflotskoje, krime-tatare Qaynaş)
- Lebedinka (Şeyh Manay)
- Markovo (Şaqul)
- Varvarovka (Qır İçki)
- Nekrasovka komunumo
- Nekrasovko (Nekrasovka, krime-tatare Qul Çora)
- Barsovo (Bor Asan)
- Oktjabrskoje (Ceppar Yurt)
- Pruda komunumo
- Prudo (Prudi, krime-tatare Ableş)
- Privolnoje
- Puŝkina komunumo
- Puŝkino (Puŝkino, krime-tatare Esen Eki)
- Makovka (Qoñrat)
- Uroĵajna komunumo
- Uroĵajno (Uroĵajnoje, krime-tatare Fernheym)
- Prisivaŝnoje
- Zavetna komunumo
- Zavetno (Zavetnoje, krime-tatare Savurçı)
- Pĉelniki (Aranda)
|
La loĝlokoj de la Sovetska distrikto |
|||
|---|---|---|---|
| Urbotipaj loĝlokoj | Sovetsko | ||
| Vilaĝoj | Almaznoje • Barsovo • Ĉapajevka • Ĉjornozjomnoje • Demjanovka • Djatlovka • Dmitrovka • Georgijevka • Ĥlebnoje • Iljiĉjovo • Kolomenskoje • Kornejevka • Krasnoflotskoje • Krasnogvardejskoje • Lebedinka • Loĥovka • Luĉevoje • Makovka • Markovo • Nadeĵda • Nekrasovka • Nikolajevka • Novij Mir • Novosjolovka • Oktjabrskoje • Pĉelniki • Prisivaŝnoje • Privolnoje • Prudi • Puŝkino • Razdolnoje • Reĉnoje • Rovenka • Ŝaĥtino • Uroĵajnoje • Varvarovka • Vostoĉnoje • Zavetnoje | ||
| Administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
|---|---|---|---|
| Distriktoj: |
Baĥĉisaraja distrikto | Belogorska distrikto | Ĉernomorska distrikto | Ĝankoja distrikto | Kirovska distrikto | Krasnogvardejska distrikto | Krasnoperekopska distrikto | Lenina distrikto | Niĵnegorska distrikto | Pervomajska distrikto | Razdolna distrikto | Saka distrikto | Simferopola distrikto | Sovetska distrikto |
||
| Urbaj municipoj: |
Aluŝta municipo | Armjanska municipo | Ĝankoja municipo | Eŭpatoria municipo | Kerĉa municipo | Krasnoperekopska municipo | Saka municipo | Simferopola municipo | Sudaka municipo | Teodozia municipo | Jalta municipo |
||